Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/477

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

4 La voĉo de la Eternulo iras kun forto,
La voĉo de la Eternulo iras kun majesto. 5 La voĉo de la Eternulo rompas cedrojn,
La Eternulo rompas la cedrojn de Lebanon. 6 Li saltigas ilin kiel bovidon,
Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon. 7 La voĉo de la Eternulo elhakas fajran flamon. 8 La voĉo de la Eternulo skuas dezerton,
La Eternulo skuas la dezerton Kadeŝ. 9 La voĉo de la Eternulo igas cervinojn naski, kaj nudigas
arbarojn;
Kaj en Lia templo ĉio parolas pri Lia gloro. 10 La Eternulo regis en la tempo de la diluvo,
La Eternulo restos Reĝo eterne. 11 La Eternulo donos forton al Sia popolo,
La Eternulo benos Sian popolon per paco.

Psalmo-kanto ĉe inaŭguro de la Domo; de David.

1 Mi gloros Vin alte, ho Eternulo,
Ĉar Vi levis min kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi. 2 Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi,
Kaj Vi min sanigis. 3 Ho Eternulo, Vi ellevis el Ŝeol mian animon;
Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon. 4 Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj,
Kaj gloru Lian sanktan nomon. 5 Ĉar nur momenton daŭras Lia kolero,
Sed tutan vivon daŭras Lia favoro;
Vespere povas esti ploro,
Sed matene venos ĝojego. 6 Kaj mi diris en la tempo de mia feliĉo:
Mi neniam falos. 7 Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike;
Sed kiam Vi kaŝis Vian vizaĝon, mi konfuziĝis. 8 Al Vi, ho Eternulo, mi vokis,
Kaj al la Eternulo mi preĝis: 9 Kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon?
Ĉu gloros Vin polvo? ĉu ĝi aŭdigos Vian veron? 10 Aŭskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min;
Ho Eternulo, estu helpanto al mi. 11 Vi anstataŭigis al mi mian plendon per danco;
Vi deprenis de mi mian sakaĵon kaj zonis min per ĝojo, 12 Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentiĝu.
Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

1 Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke mi neniam estu hontigita;
Per Via justeco savu min. 2 Klinu al mi Vian orelon, rapide savu min!
Estu por mi forta roko, fortika kastelo, por helpi min. 3 Ĉar Vi estas mia roko kaj mia kastelo;
Kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min. 4 Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraŭ mi;
Ĉar Vi estas mia fortikaĵo. 5 En Vian manon mi transdonas mian spiriton;
Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero. 6 Mi malamas la adorantojn de vantaj idoloj,
Sed mi fidas la Eternulon. 7 Mi gajas kaj ĝojas pro Via favoro;
Ĉar Vi vidis min mizeron,
Vi eksciis la suferojn de mia animo, 8 Kaj Vi ne transdonis min en la manon de malamiko,
Vi starigis miajn piedojn sur vasta loko. 9 Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi suferas;
Malfortiĝis de malĝojo mia okulo, mia animo, kaj mia korpo. 10 Ĉar mia vivo konsumiĝis de malĝojo kaj miaj jaroj de ĝemado;
Mia forto malaperis per mia kulpo, kaj miaj ostoj malfortiĝis. 11 Per ĉiuj miaj malamikoj mi fariĝis granda hontindaĵo por miaj najbaroj
Kaj teruraĵo por miaj konatoj;