Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/478

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi. 12 Oni forgesis pri mi en la koro, kiel pri mortinto;
Mi fariĝis kiel rompita vazo. 13 Ĉar mi aŭdas la insultojn de multaj;
Ĉirkaŭe estas minacoj;
Ili kune konspiras kontraŭ mi,
Ili intencas pereigi mian vivon. 14 Sed mi ― mi fidas Vin, ho Eternulo;
Mi diras: Vi estas mia Dio. 15 En Via mano estas mia sorto;
Savu min de la mano de miaj malamikoj kaj persekutantoj. 16 Lumu per Via vizaĝo al Via sklavo,
Helpu min per Via boneco. 17 Ho Eternulo, ne hontigu min, ĉar mi vokis al Vi;
Hontigitaj estu la malpiuloj, ili silentiĝu por Ŝeol. 18 Mutiĝu la mensogaj buŝoj,
Kiuj parolas arogante kontraŭ piulo,
Kun fiero kaj malestimo. 19 Kiel granda estas Via boneco, kiun Vi konservis por tiuj, kiuj Vin timas,
Kaj kiun Vi faris antaŭ la homoj por tiuj, kiuj Vin fidas! 20 Vi kovras ilin per la kovro de Via vizaĝo kontraŭ homaj
atencoj,
Vi kaŝas ilin en tendo kontraŭ malamikaj langoj. 21 Glorata estu la Eternulo,
Kiu aperigis al mi mirindan favoron en fortikigita urbo. 22 Kaj mi diris en mia konfuziĝo:
Mi estas forpuŝita for de Viaj okuloj;
Tamen Vi aŭskultis la voĉon de mia preĝo, kiam mi vokis al Vi. 23 Amu la Eternulon, ĉiuj Liaj piuloj;
La fidelulojn la Eternulo gardas,
Kaj Li repagas sufiĉege al tiuj, kiuj agas malhumile. 24 Estu kuraĝaj, kaj forta estu via koro,
Vi ĉiuj, kiuj esperas al la Eternulo!

Instruo de David.

1 Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita. 2 Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon
Kaj en kies spirito estas nenia malvero. 3 Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortiĝis
De mia ĉiutaga ploregado.

4 Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano;
La freŝecon de mia sukoj anstataŭis sekeco de somero.

Sela

. 5 Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kaŝis;
Mi diris: Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo;
Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko.

Sela

.

6 Pro tio preĝu antaŭ Vi ĉiu piulo en favora tempo,
Por ke ĉe la disverŝiĝo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.

7 Vi estas mia ŝirmo;
Kontraŭ sufero Vi min gardos,
Per kantoj de savo Vi min ĉirkaŭos.

Sela

.

8 Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri;
Kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon. 9 Ne estu kiel ĉevalo, kiel senprudenta mulo,
Al kiuj oni devas kateni la buŝon per brido kaj buŝpeco,
Alie ili ne venos al vi. 10 Multajn frapojn havas la malpiulo;
Sed kiu fidas la Eternulon, tiun ĉirkaŭas favoro. 11 Ĝoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj;
Kaj triumfu ĉiuj, kiuj havas pian koron!

1 Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo;
Al la justuloj konvenas glorado. 2 Gloru la Eternulon per harpo,
Per dekkorda psaltero ludu al Li. 3 Kantu al Li novan kanton,
Bone ludu al Li kun trumpetado. 4 Ĉar ĝusta estas la vorto de la Eternulo,
Kaj ĉiu Lia faro estas fidinda. 5 Li amas justecon kaj juĝon;
La tero estas plena de la boneco de la Eternulo. 6 Per la vorto de la Eternulo estiĝis la ĉielo;