Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/479

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj per la spiro de Lia buŝo estiĝis ĝia tuta ekzistantaro. 7 Li kolektis kiel en tenujon la akvon de la maro,
Li metis la abismojn en konservejojn. 8 Timu la Eternulon la tuta tero;
Tremu antaŭ Li ĉiuj loĝantoj de la mondo. 9 Ĉar Li diris, kaj tio fariĝis;
Li ordonis, kaj tio aperis. 10 La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj,
Li detruas la intencojn de la nacioj. 11 La decido de la Eternulo restas eterne,
La pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio. 12 Felica estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo;
La gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon. 13 El la ĉielo la Eternulo rigardas,
Li vidas ĉiujn homidojn. 14 De la trono, sur kiu Li sidas,
Li rigardas ĉiujn, kiuj loĝas sur la tero, 15 Li, kiu kreis la korojn de ili ĉiuj,
Kiu rimarkas ĉiujn iliajn farojn. 16 La reĝon ne helpos granda armeo,
Fortulon ne savos granda forto. 17 Vana estas la ĉevalo por helpo,
Kaj per sia granda forto ĝi ne savos. 18 Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas,
Kiuj esperas Lian favoron, 19 Ke Li savu de morto ilian animon
Kaj nutru ilin en tempo de malsato. 20 Nia animo fidas la Eternulon;
Li estas nia helpo kaj nia ŝildo. 21 Ĉar pro Li ĝojas nia koro,
Ĉar ni fidas Lian sanktan nomon. 22 Via favoro, ho Eternulo, estu super ni,
Kiel ni esperas al Vi.

De David, kiam li ŝajnigis sin freneza antaŭ Abimeleĥ,
kaj tiu lin forpelis kaj li foriris.

1 Mi gloros la Eternulon en ĉiu tempo;
Ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo. 2 Per la Eternulo gloriĝas mia animo;
La humiluloj aŭdu kaj ĝoju. 3 Gloru la Eternulon kun mi,
Kaj ni altigu kune Lian nomon. 4 Mi serĉis la Eternulon, kaj Li respondis al mi,
Kaj de ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min. 5 Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon,
Kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto. 6 Jen ĉi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo aŭdis,
Kaj de ĉiuj liaj mizeroj Li savis lin. 7 Anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas,
Kaj Li ilin savas. 8 Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo;
Feliĉa estas la homo, kiu Lin fidas. 9 Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj;
Ĉar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas. 10 Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj;
Sed kiuj serĉas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono. 11 Venu, infanoj, aŭskultu min;
Pri timo antaŭ la Eternulo mi vin instruos. 12 Kiu ajn vi estas, homo,
Kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn: 13 Gardu vian langon kontraŭ malbono,
Kaj vian buŝon kontraŭ mensoga parolo; 14 Dekliniĝu de malbono kaj faru bonon,
Serĉu pacon kaj ĉasu ĝin. 15 La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj,
Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj. 16 La vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon,
Por ekstermi de la tero la memoron pri ili. 17 Oni krias, kaj la Eternulo aŭdas,
Kaj de ĉiuj iliaj mizeroj Li ilin savas. 18 Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita,
Kaj la spirite suferantajn Li helpas. 19 Multaj estas la suferoj de piulo;
Sed de ĉiuj la Eternulo lin savas. 20 Li gardas ĉiujn liajn ostojn;
Eĉ unu el ili ne rompiĝos. 21 La malbonulon mortigos la malbono;