Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/481

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

28 Kaj mia lango rakontados pri Via justeco
Kaj ĉiutage pri Via gloro.

Al la ĥorestro.
De David, sklavo de la Eternulo.

1 La pekado de malpiulo parolas al lia koro;
Antaŭ liaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio. 2 Ĉar ĝi flatas al li en liaj okuloj,
Ĝis lia pekado eltroviĝos kaj li malamiĝos. 3 La paroloj de lia buŝo estas krimo kaj malvero;
Li ne volas kompreni, por fari bonon. 4 Krimon li pripensas sur sia kuŝejo;
Li staras sur vojo ne bona;
Malbonon li ne abomenas. 5 Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco,
Via vereco ĝis la nuboj. 6 Via justeco estas kiel la montoj de Dio,
Viaj juĝoj estas granda abismo;
Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo. 7 Kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio!
Kaj la homidoj ricevas rifuĝon en la ombro de Viaj flugiloj. 8 Ili satiĝas per la riĉa havo de Via domo,
Kaj el la rivero de Viaj bonaĵoj Vi ilin trinkigas. 9 Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo,
Kaj en Via lumo ni vidas lumon. 10 Venigu Vian favoron sur tiujn, kiuj Vin konas,
Kaj Vian bonecon sur la honestulojn. 11 Ne paŝu sur min piedo de fiereco,
Kaj mano de malpiuloj ne renversu min. 12 Tie falu la farantoj de malbono;
Ili estu renversitaj kaj ne povu sin levi.

De David

1 Ne incitiĝu pro la malvirtuloj;
Ne enviu tiujn, kiuj agas maljuste. 2 Ĉar simile al herbo ili rapide dehakiĝas,
Kaj kiel verda vegetaĵo ili forvelkas. 3 Fidu la Eternulon kaj faru bonon;
Loĝu sur la tero kaj konservu honestecon. 4 Serĉu plezuron ĉe la Eternulo,
Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro. 5 Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin,
Kaj Li faros. 6 Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon,
Kaj vian justecon kiel tagmezon. 7 Silentu antaŭ la Eternulo kaj esperu al Li;
Ne incitiĝu, kiam sukcesas homo,
Kiu plenumas malbonajn intencojn. 8 Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon;
Ne incitiĝu, ke vi ne faru malbonon. 9 Ĉar malbonfarantoj ekstermiĝos,
Kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron. 10 Ankoraŭ malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo jam ne ekzistos;
Vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos. 11 Kaj la humiluloj heredos la teron
Kaj ĝuos grandan pacon. 12 Malvirtulo malbonintencas kontraŭ virtulo
Kaj frapas kontraŭ li per siaj dentoj. 13 Sed mia Sinjoro ridas pri li;
Ĉar Li vidas, ke venas lia tago. 14 Glavon nudigas la malvirtuloj kaj streĉas sian pafarkon,
Por faligi mizerulon kaj malriĉulon kaj buĉi virtulon. 15 Ilia glavo trafos en ilian koron,
Kaj iliaj pafarkoj rompiĝos. 16 Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo,
Ol la granda havo de multaj malpiuloj. 17 Ĉar la brakoj de malpiuloj rompiĝas;
Sed la virtulojn la Eternulo subtenas. 18 La Eternulo scias la tagojn de la virtuloj;
Kaj ilia havo restos eterne. 19 Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona,
Kaj en tagoj de malsato ili estos sataj. 20 Ĉar la malvirtuloj pereos,
Kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la herbejoj,