Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/482

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ili malaperos kiel fumo. 21 Malpiulo prunteprenas kaj ne pagas;
Sed piulo korfavoras kaj donas. 22 Ĉar Liaj benitoj heredos la teron,
Kaj Liaj malbenitoj ekstermiĝos. 23 De la Eternulo fortikiĝas la paŝoj de virta homo,
Kaj lia vojo plaĉas al Li. 24 Falante, li ne estos forĵetita;
Ĉar la Eternulo subtenos lian manon. 25 Mi estis juna kaj mi maljuniĝis,
Kaj mi ne vidis virtulon forlasita,
Nek liajn infanojn petantaj panon. 26 Ĉiutage li korfavoras kaj pruntedonas,
Kaj liaj infanoj estos benitaj. 27 Forturniĝu de malbono kaj faru bonon,
Kaj vi vivos eterne. 28 Ĉar la Eternulo amas justecon,
Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn;
Ĉiam ili estos gardataj;
Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita. 29 La virtuloj heredos la teron
Kaj loĝos sur ĝi eterne. 30 La buŝo de virtulo parolas saĝon,
Kaj lia lango diras justecon. 31 La ordonoj de lia Dio estas en lia koro;
Liaj paŝoj ne ŝanceliĝas. 32 Malvirtulo subrigardas virtulon
Kaj celas mortigi lin. 33 Sed la Eternulo ne lasos lin en liaj manoj,
Kaj ne kondamnos lin, kiam li estos juĝata. 34 Esperu al la Eternulo kaj tenu vin je Lia vojo,
Kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron;
Vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj. 35 Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema,
Kaj tenis sin larĝe, kiel sukplena multebranĉa arbo; 36 Sed apenaŭ mi preterpasis, li jam ne ekzistis;
Mi serĉis lin, kaj li jam ne estis trovebla. 37 Konservu senkulpecon kaj celu veron,
Ĉar estontecon havas homo pacema; 38 Sed la krimuloj ĉiuj estos ekstermitaj;
La estonteco de la malpiuloj pereos. 39 La virtuloj havas helpon de la Eternulo;
Li estas ilia forto en tempo de mizero. 40 Kaj la Eternulo ilin helpos kaj savos;
Li savos ilin de malbonuloj kaj helpos ilin,
Ĉar ili fidas Lin.

Psalmo de David. Pro memoro.

1 Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu,
Kaj ne en Via furiozo min punu. 2 Ĉar Viaj sagoj penetris en min,
Kaj pezas sur mi Via mano. 3 Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero,
Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko. 4 Ĉar miaj krimoj superas mian kapon;
Kiel peza ŝarĝo, ili estas tro pezaj por mi. 5 Malbonodoras kaj pusas miaj ulceroj
Pro mia malsaĝeco. 6 Mi kurbiĝis kaj kliniĝis treege,
La tutan tagon mi iras malgaja. 7 Ĉar miaj internaĵoj estas plenaj de brulumo,
Kaj ne ekzistas sana loko en mia korpo. 8 Mi tute senfortiĝis kaj kadukiĝis,
Mi kriegas pro malkvieteco de mia koro. 9 Mia Sinjoro, antaŭ Vi estas ĉiuj miaj deziroj,
Kaj mia ĝemo ne estas kaŝita antaŭ Vi. 10 Mia koro tremegas, forlasis min mia forto;
Kaj eĉ la lumo de miaj okuloj ne estas ĉe mi. 11 Miaj amikoj kaj kamaradoj repaŝis pro mia pesto,
Kaj miaj proksimuloj stariĝis malproksime. 12 Kaj insidis kontraŭ mi tiuj, kiuj celas mian vivon,
Kaj miaj malbondezirantoj parolas pri mia pereo,
Kaj malicojn ili pripensas ĉiutage. 13 Kaj mi estas kiel surdulo kaj ne aŭdas;