Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/483

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiel mutulo, kiu ne malfermas sian buŝon. 14 Mi estas kiel homo, kiu ne aŭdas
Kaj kiu ne havas en sia buŝo reparolon. 15 Sed al Vi, ho Eternulo, mi esperas;
Vi aŭskultos, mia Sinjoro, mia Dio. 16 Ĉar mi diris: Ili povus ĝoji pri mi;
Ili fanfaronus pri mi, kiam mia piedo ekŝanceliĝus. 17 Ĉar mi estas preta fali,
Kaj mia sufero estas ĉiam antaŭ mi. 18 Ĉar mi konfesas mian kulpon;
Kaj min ĉagrenas mia peko. 19 Kaj la malamikoj de mia vivo estas fortaj,
Kaj multaj estas miaj senkaŭzaj malamantoj. 20 Kaj tiuj, kiuj pagas al mi malbonon por bono,
Atakas min pro tio, ke mi celas bonon. 21 Ne forlasu min, ho Eternulo;
Mia Dio, ne malproksimiĝu de mi. 22 Rapidu, por helpi min,
Mia Sinjoro, mia helpo!

Al la ĥorestro Jedutun.
Psalmo de David.

1 Mi diris: Mi gardos min sur miaj vojoj, ke mi ne peku per mia lango;
Mi bridos mian buŝon, kiam malpiulo staras kontraŭ mi. 2 Mi estis muta kaj silenta, mi silentis eĉ pri bono;
Kaj mia sufero estis mordanta. 3 Ekbrulis mia koro en mia interno,
En miaj pensoj ekflamis fajro,
Mi ekparolis per mia lango: 4 Sciigu al mi, ho Eternulo, mian finon,
Kaj kia estos la daŭro de miaj tagoj,
Por ke mi sciu, kiel neniiĝa mi estas.

5 Jen Vi donis al mi tagojn larĝajn kiel manplato,
Kaj la daŭro de mia vivo estas antaŭ Vi kiel nenio;
Absoluta vantaĵo estas ĉiu homo, kiel ajn forte li starus.

Sela

.

6 Nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas;
Li kolektas, kaj ne scias, kiu ĝin ricevos. 7 Kaj nun kion mi devas esperi, mia Sinjoro?
Mia espero estas al Vi. 8 De ĉiuj miaj pekoj liberigu min,
Ne lasu min fariĝi mokindaĵo por sensaĝulo. 9 Mi mutiĝis, mi ne malfermos mian buŝon,
Ĉar Vi tion faris. 10 Deturnu de mi Vian frapon;
De Via batanta mano mi pereas.

11 Se Vi punas homon pro lia krimo,
Tiam lia beleco konsumiĝas kiel de tineoj.
Nur vantaĵo estas ĉiu homo.

Sela

.

12 Aŭskultu mian preĝon, ho Eternulo, kaj atentu mian krion;
Al miaj larmoj ne silentu;
Ĉar migranto mi estas ĉe Vi,
Enmigrinto, kiel ĉiuj miaj patroj. 13 Lasu min, ke mi vigliĝu,
Antaŭ ol mi foriros kaj ĉesos ekzisti.

Al la ĥorestro.
Psalmo de David.

1 Mi atende esperis al la Eternulo,
Kaj Li kliniĝis al mi kaj aŭskultis mian krion. 2 Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, el la ŝlima marĉo,
Kaj Li starigis sur roko mian piedon kaj fortikigis miajn paŝojn. 3 Kaj Li metis en mian buŝon novan kanton, laŭdon al nia Dio.
Multaj tion vidos kaj ektimos,
Kaj ili esperos al la Eternulo. 4 Feliĉa estas la homo, kiu metis sian esperon sur la Eternulon
Kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la mensogemuloj. 5 Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio!
Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni.
Neniu egalas Vin.
Mi rakontos kaj parolos,
Sed ili estas super ĉiu kalkulo. 6 Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras;
La orelojn Vi malfermis al mi;
Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne postulas. 7 Tiam mi diris: Jen mi venas;
En la skribrulaĵo estas skribite pri mi. 8 Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras,