Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/484

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro. 9 Mi predikas justecon en granda kunveno;
Jen mi ne fermas mian buŝon, ho Eternulo, Vi tion scias. 10 Vian justecon mi ne kaŝis en mia koro,
Pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis;
Mi ne kaŝis Vian favorkorecon kaj Vian verecon antaŭ la
granda kunveno. 11 Vi, ho Eternulo, ne fermu Vian favorkorecon antaŭ mi,
Via boneco kaj Via vereco ĉiam min gardu. 12 Ĉar ĉirkaŭis min suferoj sennombraj,
Atingis min miaj kulpoj, ke mi ne povas vidi;
Ili estas pli multenombraj, ol la haroj sur mia kapo, kaj
mia koro min forlasis. 13 Volu, ho Eternulo, savi min;
Ho Eternulo, rapidu helpi min. 14 Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj volas pereigi mian animon;
Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon. 15 Teruritaj estu de sia honto tiuj,
Kiuj diras al mi: Ha, ha! 16 Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj;
La amantoj de Via helpo diru ĉiam:
Granda estas la Eternulo. 17 Kaj mi estas mizera kaj malriĉa;
Mia Sinjoro pensu pri mi.
Vi estas mia helpo kaj mia savanto;
Ho mia Dio, ne malrapidu.

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

1 Feliĉa estas tiu, kiu atentas senhavulon:
En tago de mizero savos lin la Eternulo. 2 La Eternulo lin gardos kaj vivigos;
Li estos feliĉa sur la tero,
Kaj Vi ne transdonos lin al la volo de liaj malamikoj. 3 La Eternulo fortigos lin sur la lito de malsano;
Lian tutan kuŝejon Vi aliigas en la tempo de lia malsano. 4 Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min;
Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi. 5 Miaj malamikoj parolas malbonon pri mi, dirante:
Kiam li mortos kaj lia nomo pereos? 6 Kaj se iu venas, por vidi min, li parolas malsincere;
Lia koro serĉas malbonon;
Kaj, elirinte eksteren, li ĝin disparolas. 7 Mallaŭte parolas inter si pri mi ĉiuj miaj malamikoj;
Ili pensas malbonon pri mi, dirante: 8 Afero pereiga atakis lin;
Kaj ĉar li kuŝiĝis, li jam ne plu leviĝos. 9 Eĉ mia konfidato, kiun mi fidis, kiu manĝis mian panon,
Levis kontraŭ min la piedon. 10 Sed Vi, ho Eternulo, korfavoru min kaj restarigu min,
Por ke mi povu repagi al ili. 11 Per tio mi scios, ke Vi favoras min,
Se mia malamiko ne triumfos super mi. 12 Kaj min Vi subtenos pro mia senkulpeco,
Kaj Vi starigos min antaŭ Via vizaĝo por ĉiam. 13 Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael,
De eterne ĝis eterne.
Amen, kaj amen!



LIBRO DUA
Al la ĥorestro. Instruo de la Koraĥidoj.

1 Kiel cervo sopiras al fluanta akvo,
Tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio. 2 Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion;
Kiam mi venos kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio? 3 Miaj larmoj fariĝis mia pano tage kaj nokte,