Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/486

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

14 Vi faris nin instrua ekzemplo por la popoloj,
Ke la nacioj balancas pri ni la kapon. 15 Ĉiutage mia malhonoro estas antaŭ mi,
Kaj honto kovras mian vizaĝon, 16 Pro la voĉo de mokanto kaj insultanto,
Antaŭ la vizaĝo de malamiko kaj venĝanto. 17 Ĉio tio trafis nin, sed ni Vin ne forgesis,
Kaj ni ne perfidiĝis al Via interligo. 18 Ne retiriĝis nia koro,
Kaj niaj paŝoj ne deflankiĝis de Via vojo. 19 Kiam Vi batis nin sur loko de ŝakaloj
Kaj kovris nin per ombro de morto, 20 Tiam se ni forgesus la nomon de nia Dio
Kaj ni etendus niajn manojn al fremda dio: 21 Ĉu Dio tion ne trovus?
Li ja scias la sekretojn de la koro. 22 Pro Vi ni ja estas mortigataj ĉiutage;
Oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo. 23 Leviĝu, kial Vi dormas, mia Sinjoro?
Vekiĝu, ne forpuŝu por ĉiam. 24 Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon,
Forgesas nian mizeron kaj nian suferon? 25 Nia animo estas ja ĵetita en la polvon;
Nia korpo kliniĝis al la tero. 26 Leviĝu; helpu kaj savu nin pro Via boneco.

Al la ĥorestro. Por ŝoŝanoj.
Instrua ama kanto de la Koraĥidoj.

1 Mia koro pleniĝis per bona temo;
Mi kantos pri reĝo;
Mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto. 2 Vi estas la plej bela el la homidoj;
Ĉarmo estas sur viaj lipoj;
Tial Dio benis vin por ĉiam. 3 Zonu vian lumbon per glavo,
Vi, forta per via majesteco kaj beleco. 4 Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero,
Por justeco al la humiluloj;
Kaj via dekstra mano montros miraklojn. 5 Viaj sagoj estas akraj;
Kaj, faligante antaŭ vi la popolojn,
Ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo. 6 Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne;
La sceptro de via regno estas sceptro de justeco. 7 Vi amas virton kaj malamas malvirton;
Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo pli ol viajn
kamaradojn. 8 De mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj;
En palacoj eburaj ĝojigas vin muziko. 9 Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj;
Ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro. 10 Aŭdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon,
Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro; 11 Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon,
Ĉar li estas via sinjoro, tiam vi kliniĝu antaŭ li. 12 Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj;
Petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo. 13 En sia plena ornamo estas interne la reĝidino;
El ora teksaĵo estas ŝia vesto. 14 En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo;
Post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, ŝiaj koleginoj. 15 Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj;
Ili eniras en la palacon de la reĝo. 16 Anstataŭ viaj patroj estos viaj filoj;
Vi faros ilin princoj sur la tuta tero. 17 Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio;
Tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne.

Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj.
Por sopranuloj. Kanto.

1 Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto,
Helpo en mizeroj, rapide trovata.