Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/487

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

2 Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero
Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.

3 Bruu, bolu Liaj akvoj,
Tremu la montoj de ilia fiera ondado.

Sela

.

4 Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio,
La sanktan loĝejon de la Plejaltulo. 5 Dio estas en ĝia mezo, ĝi ne ŝanceliĝos;
Dio ĝin helpas en frua mateno. 6 Ekbruis popoloj, ekŝanceliĝis regnoj;
Li sonigis Sian voĉon, kaj la tero fandiĝis.

7 La Eternulo Cebaot estas kun ni;
Nia defendo estas la Dio de Jakob.

Sela

.

8 Iru, rigardu la farojn de la Eternulo,
Kiu faris detruojn sur la tero, 9 Kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero,
Rompas pafarkon, rompas ponardegon,
Forbruligas veturilojn per fajro. 10 Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio;
Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero.

11 La Eternulo Cebaot estas kun ni;
Nia defendo estas la Dio de Jakob.

Sela

.

Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Psalmo.

1 Ĉiuj popoloj, plaŭdu per la manoj,
Kriu al Dio per voĉo de kanto. 2 Ĉar la Eternulo Plejalta estas timinda;
Li estas granda Reĝo super la tuta tero. 3 Li subigas al ni popolojn
Kaj metas gentojn sub niajn piedojn.

4 Li elektas por ni nian heredon,
La majeston de Jakob, kiun Li amas.

Sela

.

5 Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo,
La Eternulo ĉe trumpetado. 6 Kantu al Dio, kantu!
Kantu al nia Reĝo, kantu! 7 Ĉar Dio estas la Reĝo de la tuta tero:
Kantu edifan kanton! 8 Dio reĝas super la popoloj;
Dio sidas sur Sia sankta trono. 9 La princoj de la popoloj kolektiĝis,
La popolo de la Dio de Abraham;
Ĉar al Dio apartenas la ŝildoj de la tero;
Li estas tre alta.

Kanto-psalmo de la Koraĥidoj.

1 Granda estas la Eternulo,
Kaj tre glora en la urbo de nia Dio,
Sur Lia sankta monto. 2 Bela altaĵo, ĝojiga por la tuta tero
Estas la monto Cion, en la norda regiono,
La urbo de la granda Reĝo. 3 Dio estas konata en ĝiaj palacoj, kiel rifuĝejo. 4 Jen kolektiĝis la reĝoj,
Sed ĉiuj kune foriris. 5 Ili vidis kaj ekmiris,
Konfuziĝis kaj forkuris. 6 Teruro ilin atakis,
Tremo, kiel ĉe akuŝantino. 7 Per orienta vento
Vi ruinigis la ŝipojn de Tarŝiŝ.

8 Kion ni aŭdis, tion ni vidis
En la urbo de la Eternulo Cebaot, en la urbo de nia Dio;
Dio fortikigu ĝin por ĉiam!

Sela

.

9 Ni meditis, ho Dio, pri Via boneco,
Interne de Via templo. 10 Kiel Via nomo, ho Dio,
Tiel Via gloro estas en la finoj de la tero;
Plena de justeco estas Via dekstra mano. 11 Ĝoju la monto Cion,
Ĝoju la filinoj de Jehuda,
Pro Via juĝoj. 12 Iru ĉirkaŭ Cion kaj ĉirkaŭrigardu ĝin,
Kalkulu ĝiajn turojn. 13 Atentu ĝiajn fortikaĵojn,
Vizitu ĝiajn palacojn,
Por ke vi rakontu al estonta generacio. 14 Ĉar jen estas Dio, nia Dio, por ĉiam kaj eterne;
Li estos nia kondukanto ĝis la morto.

Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Psalmo.

1 Aŭskultu ĉi tion, ĉiuj popoloj;
Atentu, ĉiuj loĝantoj de la mondo, 2 Kaj altrangulo kaj malaltrangulo,