Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/488

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Riĉulo kaj malriĉulo kune. 3 Mia buŝo diros saĝaĵon,
Kaj la penso de mia koro prudentaĵon. 4 Mi klinos mian orelon al sentenco;
Sur harpo mi esprimos mian enigmon. 5 Kial mi devus timi en tagoj de malbono,
Kiam min ĉirkaŭas la malboneco de miaj persekutantoj, 6 Kiuj fidas sian potencon
Kaj fanfaronas per sia granda riĉeco? 7 Fraton tute ne liberigos homo,
Nek donos al Dio elaĉeton por li 8 (Multekosta estus la elaĉeto de ilia animo,
Kaj neniam tio estos), 9 Ke li restu viva eterne,
Ke li ne vidu la tombon. 10 Oni ja vidas, ke saĝuloj mortas,
Kaj ankaŭ malsaĝulo kaj sensciulo pereas
Kaj lasas al aliaj sian havon. 11 Ilia deziro estas, ke iliaj domoj ekzistu por ĉiam,
Kaj iliaj loĝejoj de generacio al generacio;
Ili nomas siajn bienojn laŭ siaj nomoj. 12 Sed homo ne restas longe en honoro;
Li egaliĝas al bruto buĉota.

13 Tia estas ilia vojo, ilia espero,
Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion.

Sela

.

14 Kiel ŝafoj ili estos metataj en Ŝeolon;
La morto ilin paŝtos;
Kaj matene virtuloj ilin ekposedos,
Kaj ilia bildo pereos en Ŝeol, perdinte loĝejon.

15 Sed Dio liberigos mian animon el la mano de Ŝeol,
Ĉar Li prenos min.

Sela

.

16 Ne timu, kiam homo riĉiĝas,
Kiam grandiĝas la gloro de lia domo. 17 Ĉar mortante li nenion prenos;
Ne iros post li malsupren lia honoro. 18 Ĉar kvankam li ĝuigas sian animon dum sia vivado,
Kaj oni vin laŭdas por tio, ke vi faras al vi bone, 19 Tamen li iros al la generacio de siaj patroj,
Kiuj neniam vidos lumon. 20 Homo, kiu estas en honoro, sed ne havas prudenton,
Estas egala al bruto buĉota.

Psalmo de Asaf.

1 Dio de la dioj, la Eternulo, ekparolis,
Kaj vokis la teron de la sunleviĝo ĝis la sunsubiro. 2 El Cion, la perfektaĵo de beleco,
Dio ekbrilis. 3 Nia Dio venas kaj ne silentas;
Fajro ekstermanta estas antaŭ Li,
Ĉirkaŭ Li estas granda ventego. 4 Li vokas la ĉielon supre kaj la teron,
Por juĝi Sian popolon: 5 Kolektu al Mi Miajn fidelulojn,
Kiuj faris kun Mi interligon ĉe oferdono.

6 Kaj la ĉielo proklamis Lian justecon,
Ĉar Dio estas tiu juĝanto.

Sela

.

7 Aŭskultu, ho Mia popolo, kaj Mi parolos;
Ho Izrael, Mi atestos pri vi;
Mi estas Dio, via Dio. 8 Ne pro viaj oferdonoj Mi vin riproĉos,
Ĉar viaj bruloferoj estas ĉiam antaŭ Mi. 9 Mi ne prenos el via domo bovidon,
Nek el viaj kortoj kaprojn: 10 Ĉar al Mi apartenas ĉiuj bestoj en la arbaroj,
Miloj da brutoj sur la montoj; 11 Mi konas ĉiujn birdojn sur la montoj,
Kaj ĉiuj bestoj de la kampoj estas antaŭ Mi. 12 Se Mi fariĝus malsata, Mi ne dirus al vi,
Ĉar al Mi apartenas la mondo, kaj ĉio, kio ĝin plenigas. 13 Ĉu Mi manĝas viandon de bovoj,
Kaj ĉu Mi trinkas sangon de kaproj? 14 Oferdonu al Dio dankon,
Kaj plenumu antaŭ la Plejaltulo viajn promesojn. 15 Voku Min en la tago de mizero;
Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros. 16 Sed al la malpiulo Dio diris:
Por kio vi parolas pri Miaj leĝoj
Kaj portas Mian interligon en via buŝo,