Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/489

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

17 Dum vi malamas moralinstruon
Kaj ĵetas Miajn vortojn malantaŭen de vi? 18 Kiam vi vidas ŝteliston, vi aliĝas al li,
Kaj kun adultuloj vi estas partoprenanto; 19 Vian buŝon vi uzas por malbono,
Kaj via lango plektas falsaĵon; 20 Vi sidas kaj parolas kontraŭ via frato,
Pri la filo de via patrino vi kalumnias. 21 Tion vi faris, kaj Mi silentis;
Kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi.
Mi punos vin, kaj Mi metos ĉion antaŭ viajn okulojn. 22 Komprenu ĉi tion, vi, kiuj forgesas Dion;
Alie Mi disŝiros, kaj neniu savos. 23 Kiu oferdonas dankon, tiu Min honoras;
Kaj kiu estas singarda en la vojo,
Al tiu Mi aperigos Dian helpon.

Al la ĥorestro. Psalmo de David, kiam venis al li la profeto Natan post lia aliĝo al Bat-Ŝeba.

1 Korfavoru min, ho Dio, laŭ Via boneco;
Laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn. 2 Lavu min tute pure de mia krimo,
Kaj purigu min de mia peko. 3 Ĉar miajn kulpojn mi konsciadas;
Kaj mia peko estas ĉiam antaŭ mi. 4 Antaŭ Vi sola mi pekis,
Kaj mi faris tion, kio estas malbona antaŭ Viaj okuloj;
Tial Vi estas justa en Via vorto
Kaj pura en Via juĝo. 5 Mi estas ja naskita en krimo;
Kaj en peko gravediĝis per mi mia patrino. 6 Vi amas ja veron en la koro,
Kaj en kaŝiteco Vi aperigas al mi saĝon. 7 Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos pura;
Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo. 8 Aŭdigu al mi ĝojon kaj gajecon,
Kaj regajiĝos la ostoj, kiujn Vi batis. 9 Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj,
Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. 10 Koron puran kreu al mi, ho Dio,
Kaj spiriton fidelan novigu en mi. 11 Ne forpuŝu min de Via vizaĝo,
Kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi. 12 Redonu al mi la ĝojon de Via helpo;
Kaj spirito bonfara fortikigu min. 13 Mi instruos al la krimuloj Vian vojon;
Kaj pekuloj revenos al Vi. 14 Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo;
Mia lango kantos Vian justecon. 15 Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn;
Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron. 16 Ĉar Vi ne deziras oferdonon, alie mi ĝin donus;
Brulofero ne plaĉas al Vi. 17 Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta;
Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. 18 Bonfaru al Cion laŭ Via favoro,
Konstruu la murojn de Jerusalem; 19 Tiam plaĉos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero kaj
plenofero;
Tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn.

Al la ĥorestro. Instruo de David, kiam venis Doeg,
la Edomido, kaj raportis al Saul, kaj diris al li:
David venis en la domon de Aĥimeleĥ.

1 Kial vi fanfaronas pro malbono, ho tirano?
La boneco de Dio estas ĉiama. 2 Pereon intencas via lango,
Kiel akrigita razilo ĝi tranĉas malicon.

3 Vi pli amas malbonon, ol bonon;
Pli mensogi, ol diri veron.

Sela

.

4 Vi amas ĉian parolon pereigan,
Parolon malican.

5 Tial Dio pereigos vin por ĉiam,
Elŝiros vin el via tendo,
Kaj elĵetos vin el la lando de la vivantoj.

Sela

.

6 Kaj virtuloj vidos kaj ektimos,
Kaj pri li ili ridos, dirante: 7 Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton,
Sed fidis sian grandan riĉecon,
Sentis sin forta per sia malbonpovado.