Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/490

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

8 Kaj mi, kiel verda olivarbo en la domo de Dio,
Fidas la bonecon de Dio ĉiam kaj eterne. 9 Mi dankos Vin eterne por tio, kion Vi faris,
Kaj mi esperos al Via nomo, ĉar Vi estas bona por Viaj
fideluloj.

Al la ĥorestro. Por maĥalato. Instruo de David.

1 La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas.
Ili sentaŭgiĝis, kaj abomeniĝis en la malvirto;
Ekzistas neniu, kiu faras bonon. 2 Dio el la ĉielo ekrigardis la homidojn,
Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion. 3 Ĉiu devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis;
Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu. 4 Ĉu ne prudentiĝos tiuj, kiuj faras malbonon,
Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon,
Kaj kiuj ne vokas al Dio? 5 Tie ili forte ektimis, kie timindaĵo ne ekzistis;
Ĉar Dio disĵetis la ostojn de tiuj, kiuj vin sieĝas;
Vi hontigis ilin, ĉar Dio ilin forpuŝis. 6 Ho, ke venu el Cion savo al Izrael!
Kiam Dio revenigos Sian forkaptitan popolon,
Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.

Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David,
kiam venis la Zifanoj, kaj diris al Saul: Jen David kaŝiĝas ĉe ni.

1 Ho Dio, per Via nomo helpu min,
Kaj per Via forto donu al mi justecon. 2 Ho Dio, aŭskultu mian preĝon,
Atentu la vortojn de mia buŝo.

3 Ĉar fremduloj leviĝis kontraŭ mi,
Kaj fortuloj serĉas mian animon;
Ili ne havas Dion antaŭ si.

Sela

.

4 Jen Dio estas mia helpanto,
Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo. 5 Li returnos la malbonon al miaj malamikoj:
Laŭ Via vereco ekstermu ilin. 6 Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon,
Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, ĉar ĝi estas bona; 7 Ĉar de ĉiuj suferoj Li savis min,
Kaj venĝon sur miaj malamikoj vidas mia okulo.

Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David.

1 Aŭskultu, ho Dio, mian preĝon,
Kaj ne kaŝu Vin de mia petego. 2 Atentu min, kaj respondu al mi;
Mi ĝemas en mia malĝojo, kaj mi ploregas, 3 Pro la kriado de la malamiko,
Pro la premado de la malbonulo,
Ĉar ili preparas kontraŭ mi malicon
Kaj kolere min malamas. 4 Mia koro tremas en mi;
Kaj teruroj de morto min atakis; 5 Timo kaj tremo venis sur min,
Kaj konsternego min kovris. 6 Kaj mi diris: Ho, se mi havus flugilojn kiel kolombo!
Mi forflugus kaj mi ie ekloĝus;

7 Malproksimen mi foriĝus,
Mi ekloĝus en dezerto.

Sela

.

8 Mi rapidus al rifuĝejo
For de ventego kaj fulmotondro. 9 Pereigu, ho mia Sinjoro, disigu ilian langon;
Ĉar mi vidas rabadon kaj malpacon en la urbo. 10 Tage kaj nokte ili ĉirkaŭas ĝiajn murojn;
Kaj malbonfaroj estas interne de ĝi; 11 Pereigemo estas interne de ĝi,
Kaj trompo kaj falso ne forlasas ĝian straton. 12 Ne malamiko min ja insultas ― mi tion tolerus;
Ne mia malamanto tenas sin grande kontraŭ mi ― mi kaŝus min de li; 13 Sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi,
Mia amiko, mia kamarado, 14 Vi, kun kiu ni kune intime paroladis,
Iradis en la domon de Dio en la homamaso. 15 La morto ilin kaptu,
Ili iru vivaj en Ŝeolon;
Ĉar malbonagado estas en iliaj loĝejoj, en ilia mezo. 16 Mi vokas al Dio,