Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/491

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj la Eternulo min savos. 17 Vespere kaj matene kaj tagmeze mi plendas kaj ĝemas;
Kaj Li aŭskultas mian voĉon. 18 Li liberigis pace mian animon de atako kontraŭ mi,
Kiam ili grandanombre estis kontraŭ mi.

19 Dio aŭskultos, kaj Li humiligos ilin,
La vivanto de eterne;

Sela

.

Ĉar ili ne ŝanĝiĝas
Kaj ili ne timas Dion.

20 Li metis sian manon sur siajn amikojn,
Li rompis sian interligon; 21 Pli glata ol butero estas lia buŝo,
Sed milito estas en lia koro;
Liaj vortoj estas pli delikataj ol oleo,
Sed ili estas nudigitaj glavoj. 22 Metu vian ŝarĝon sur la Eternulon,
Kaj Li vin subtenos;
Neniam Li lasos fali piulon. 23 Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin en la foson de pereo;
La homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj;
Sed mi fidas Vin.

Al la ĥorestro. Por Jonatelem-reĥokim.
Verko de David, kiam kaptis lin la Filiŝtoj en Gat.

1 Korfavoru min, ho Dio, ĉar homo volas min engluti,
Dum la tuta tago malamiko min premas. 2 Miaj malamikoj volas min engluti ĉiutage,
Ĉar multaj militas kontraŭ mi fiere. 3 En la tago, kiam mi timas,
Mi fidas Vin. 4 Dion, kies vorton mi gloras,
Tiun Dion mi fidas; mi ne timas:
Kion karno faros al mi? 5 Dum la tuta tago ili atakas miajn vortojn;
Ĉiuj iliaj pensoj pri mi estas por malbono. 6 Ili kolektiĝas, embuskas, observas miajn paŝojn,
Penante kapti mian animon. 7 Por ilia malbonago repagu al ili,
En kolero faligu la popolojn, ho Dio! 8 Mian vagadon Vi kalkulis;
Metu miajn larmojn en Vian felsakon,
Ili estas ja en Via libro. 9 Tiam miaj malamikoj returniĝos malantaŭen en la tago, kiam
mi vokos;
Tion mi scias, ke Dio estas kun mi. 10 Mi gloros vorton de Dio;
Mi gloros vorton de la Eternulo. 11 Dion mi fidas, mi ne timas:
Kion faros al mi homo? 12 Mi faris al Vi, ho Dio, promesojn,
Mi plenumos al Vi dankoferojn. 13 Ĉar Vi savis mian animon de la morto,
Kaj miajn piedojn de falpuŝiĝo,
Por ke mi iradu antaŭ Dio
En la lumo de la vivo.

Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet.
Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon.

1 Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min;
Ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo,
Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas,
Ĝis pasos la mizeroj. 2 Mi vokas al Dio Plejalta,
Al Dio, kiu decidas pri mi.

3 Li sendu el la ĉielo kaj helpu min,
Li, kiu hontigas miajn persekutanton;

Sela

.
Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.

4 Mia animo estas inter leonoj;
Mi kuŝas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj,
Kaj kies lango estas akra glavo. 5 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio;
Via gloro estu super la tuta tero.

6 Reton ili metis antaŭ miaj piedoj;
Ili premis mian animon;
Ili fosis antaŭ mi foson,
Sed ili mem falis en ĝin.

Sela

.

7 Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro;
Mi kantos kaj gloros. 8 Vekiĝu, mia honoro, vekiĝu, psaltero kaj harpo;
Mi vekos la matenan ĉielruĝon. 9 Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj;
Mi prikantos Vin inter la gentoj. 10 Ĉar granda ĝis la ĉielo estas Via boneco,
Kaj ĝis la nuboj estas Via vero. 11 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio;
Via gloro estu super la tuta tero.