Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/492

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David.

1 Ĉu efektive vi parolas veron, vi potenculoj?
Ĉu vi juste juĝas, homidoj? 2 Kontraŭe, en la koro vi faras krimaĵojn,
Sur la tero vi pesas per manoj rabemaj. 3 De la momento de sia naskiĝo la malvirtuloj devojiĝis;
De el la ventro de sia patrino la mensogantoj ekeraris. 4 Ilia veneno estas simila al la veneno de serpento,
De surda aspido, kiu ŝtopas sian orelon, 5 Kiu ne aŭskultas la vortojn de sorĉistoj,
Kiel ajn lertaj en sia arto. 6 Ho Dio, frakasu iliajn dentojn en ilia buŝo;
Frakasu la makzelojn de la junaj leonoj, ho Eternulo! 7 Ili forverŝiĝu kiel akvo, kiu malaperas;
Kiam Li ĵetos Siajn sagojn, ili estu kiel buĉitaj. 8 Kiel limako konsumiĝanta ili malaperu,
Kiel abortaĵo virina, kiu ne vidis la sunon; 9 Antaŭ ol viaj kaldronoj eksentos la dornojn,
Ilin vivajn kaj freŝajn pereigu la ventego. 10 Ĝojos la virtulo, kiam li vidos venĝon;
Li lavos siajn piedojn en la sango de la malvirtulo. 11 Kaj la homoj diros: Ekzistas rekompenco por la virtulo,
Ekzistas Dio, juĝanto sur la tero.

Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David, kiam Saul sendis,
ke oni gardu la domon, por lin mortigi.

1 Savu min de miaj malamikoj, mia Dio;
Defendu min kontraŭ tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ mi. 2 Savu min de la krimuloj,
Kaj kontraŭ la sangaviduloj helpu min. 3 Ĉar jen ili embuskas kontraŭ mia animo,
Fortuloj kolektiĝas kontraŭ mi,
Ne por mia krimo kaj ne por mia peko, ho Eternulo. 4 Sen kulpo de mia flanko ili kunkuras kaj armiĝas;
Rapidu renkonte al mi, kaj rigardu.

5 Vi, ho Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael,
Vekiĝu, por punviziti ĉiujn popolojn;
Ne indulgu ĉiujn krimajn malbonfarantojn.

Sela

.

6 Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj,
Kaj iras ĉirkaŭ la urbo. 7 Jen ili parolaĉas per siaj buŝoj;
Glavoj estas sur iliaj lipoj; ĉar kiu, ili diras, aŭdas? 8 Sed Vi, ho Eternulo, ridos pri ili;
Vi mokos ĉiujn popolojn. 9 Ho mia forto, al Vi mi min turnas;
Ĉar Dio estas mia rifuĝo. 10 Mia bona Dio rapidos al mi;
Dio vidigos al mi venĝon sur miaj malamikoj. 11 Ne mortigu ilin, por ke ne forgesu mia popolo;
Disbatu ilin per Via forto kaj faligu ilin,
Ho Sinjoro, nia ŝildo. 12 La parolo de iliaj lipoj estas peko de iliaj buŝoj;
Ili kaptiĝu per sia malhumileco,
Ĉar ili parolas nur pri ĵurrompo kaj mensogo.

13 Ekstermu ilin en kolerego, ekstermu, ke ili ne plu ekzistu;
Kaj ili eksciu, ke Dio regas ĉe Jakob,
Ĝis la limoj de la mondo.

Sela

.

14 Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj,
Kaj iras ĉirkaŭ la urbo. 15 Ili vagas pro manĝo,
Kaj sen satiĝo pasigas la nokton. 16 Sed mi kantos Vian forton,
Kaj matene mi gloros Vian bonecon;
Ĉar Vi estis por mi defendo kaj rifuĝo
En la tago de mia malfeliĉo. 17 Ho mia forto, al Vi mi kantos;
Ĉar Dio estas mia defendo, la Dio de mia favoro.