Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/493

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Al la ĥorestro. Por ŝuŝan-eduto. Instrua verko de David,
kiam li militis kun Sirio Mezopotamia kaj kun Sirio Coba,
kaj kiam Joab, revenante, batis dek du mil Edomidojn en la Valo de Salo.

1 Ho Dio, Vi forlasis nin, Vi disbatis nin;
Vi koleris; rekonsolu nin. 2 Vi ekskuis la teron kaj fendis ĝin;
Resanigu ĝiajn vundojn, ĉar ĝi ŝanceliĝas. 3 Vi sentigis al Via popolo pezan sorton;
Vi trinkigis al ni vinon senkonsciigan.

4 Sed Vi donis standardon al tiuj, kiuj Vin timas,
Por ke ili ĝin levu pro la vero.

Sela

.

5 Por ke liberiĝu Viaj amatoj,
Helpu per Via dekstra mano, kaj aŭskultu min. 6 Dio diris en Sia sanktejo: Mi triumfos;
Mi dividos Ŝeĥemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros. 7 Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase;
Efraim estas la forto de Mia kapo,
Jehuda estas Mia sceptro. 8 Moab estas Mia lavopelvo;
Sur Edomon Mi ĵetos Mian ŝuon;
Super Filiŝtujo Mi triumfe krios. 9 Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon?
Kiu alkondukos min ĝis Edom? 10 Ĉu ne Vi, ho Dio, forlasis nin?
Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj. 11 Donu al ni helpon kontraŭ la malamiko;
Vanta estas helpo de homo. 12 Kun Dio ni faros heroaĵojn;
Kaj Li dispremos niajn malamikojn.

Al la ĥorestro. Por korda instrumento. De David.

1 Aŭskultu, ho Dio, mian krion;
Atentu mian preĝon. 2 De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malĝojo de mia koro:
Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min. 3 Ĉar Vi estis mia rifuĝejo,
Fortika turo kontraŭ malamiko.

4 Lasu min loĝi eterne en Via tendo,
Havi rifuĝon sub la kovro de Viaj flugiloj.

Sela

5 Ĉar Vi, ho Dio, aŭdis miajn promesojn;
Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon. 6 Aldonu tagojn al la tagoj de la reĝo,
Ke liaj jaroj daŭru multajn generaciojn. 7 Li restu eterne antaŭ Dio;
Boneco kaj vero laŭ Via volo lin gardu. 8 Tiel mi prikantos Vian nomon eterne,
Plenumante miajn promesojn ĉiutage.

Al la ĥorestro. Por Jedutun. Psalmo de David.

1 Nur al Dio esperas mia animo;
De Li venas mia savo. 2 Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo;
Mi ne tute renversiĝos. 3 Ĝis kiam vi insidos kontraŭ viro kaj ĉiuj vi penos faligi lin,
Kiel kliniĝintan muron, kiel barilon kadukan?

4 Ili meditas nur pri tio, ke ili deĵetu lin de lia altaĵo;
Plaĉas al ili malvero;
Per la buŝo ili benas, kaj interne ili malbenas.

Sela

5 Nur Dion fidu, mia animo;
Ĉar Li estas mia espero. 6 Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo;
Mi ne renversiĝos. 7 En Dio estas mia savo kaj mia honoro;
Mia forta roko, mia ŝirmo estas en Dio.

8 Fidu Lin en ĉiu tempo, ho popolo;
Elverŝu antaŭ Li vian koron:
Dio estas nia defendo.

Sela

.

9 Nur vantaĵo estas la malaltranguloj, malveraĵo estas la altranguloj;
Metitaj sur pesilon, ili ĉiuj estas malpli ol vantaĵo. 10 Ne fidu perfortaĵon, kaj rabitaĵon ne fidu vane;
Kiam kreskos riĉeco, ne atentu ĝin per via koro. 11 Unu vorton diris Dio,
Dufoje mi ĝin aŭdis,