Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/502

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

2 En la tago de mia suferado mi serĉas mian Sinjoron;
En la nokto mia mano estas etendita kaj ne malleviĝas;
Mia animo ne volas konsoliĝi.

3 Mi rememoras Dion, kaj mi ĝemas;
Mi meditas, kaj mia spirito malĝojas.

Sela

4 Vi retenas la palpebrojn de miaj okuloj;
Mi estas frapita, mi ne povas paroli. 5 Mi meditas pri la tagoj antikvaj,
Pri la jaroj antaŭlonge pasintaj. 6 Mi rememoras en la nokto mian kanton;
Mi parolas kun mia koro,
Kaj mia spirito esploras. 7 Ĉu por eterne mia Sinjoro forpuŝis?
Kaj ĉu Li ne plu favoros? 8 Ĉu por eterne ĉesiĝis Lia boneco?
Ĉu Lia promeso ne plenumiĝos por ĉiuj generacioj?

9 Ĉu Dio forgesis indulgi?
Ĉu Li fermis en kolero Sian favorkorecon?

Sela

10 Kaj mi diris: Tio estas mia aflikto,
Ke aliiĝis la dekstra mano de la Plejaltulo. 11 Mi rememoros la farojn de la Eternulo;
Jes, mi rememoros Viajn antikvajn miraklojn. 12 Mi meditos pri ĉiuj Viaj faroj,
Kaj pri Viaj agoj mi parolos. 13 Ho Dio, en sankteco estas Via vojo;
Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio? 14 Vi estas tiu Dio, kiu faras miraklojn;
Vi montris Vian forton inter la popoloj.

15 Vi liberigis per Via brako Vian popolon,
La filojn de Jakob kaj Jozef.

Sela

16 Vidis Vin akvoj, ho Dio,
Vidis Vin akvoj, kaj ili ektremis,
Kaj abismoj skuiĝis. 17 Nubegoj verŝis akvon,
La ĉielo eligis bruon,
Kaj Viaj sagoj ekflugis. 18 La voĉo de Via tondro estis en la turnovento,
Fulmoj lumigis la mondon;
Tremis kaj ŝanceliĝis la tero. 19 Sur la maro estis Via vojo,
Kaj Via irejo sur grandaj akvoj,
Sed Viaj paŝosignoj ne estis videblaj. 20 Vi kondukis Vian popolon kiel ŝafojn,
Per la mano de Moseo kaj Aaron.

Instruo de Asaf.

1 Atentu, ho mia popolo, mian instruon;
Klinu vian orelon al la paroloj de mia buŝo. 2 Mi malfermos per sentenco mian buŝon;
Mi eldiros enigmojn el tempo antikva. 3 Kion ni aŭdis kaj sciiĝis,
Kion rakontis al ni niaj patroj, 4 Tion ni ne kaŝos antaŭ iliaj infanoj,
Rakontante al venonta generacio la gloron de la Eternulo,
Kaj Lian potencon, kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris. 5 Li starigis ateston en Jakob,
Kaj en Izrael Li fiksis leĝon,
Pri kiu Li ordonis al niaj patroj,
Ke ili sciigu ĝin al siaj infanoj, 6 Por ke sciu estonta generacio, la infanoj, kiuj naskiĝos,
Ili leviĝu kaj rakontu al siaj infanoj. 7 Ili metu sian fidon sur Dion,
Kaj ili ne forgesu la farojn de Dio,
Kaj ili plenumu Liajn ordonojn; 8 Kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj,
Generacio ribela kaj perfida,
Generacio, kiu ne estis firma per sia koro,
Nek fidela al Dio per sia spirito. 9 La filoj de Efraim, armitaj, portantaj pafarkon,
Turniĝis malantaŭen en tago de batalo; 10 Ili ne plenumis la interkonsenton de Dio,
Kaj rifuzis sekvi Lian instruon; 11 Kaj ili forgesis Liajn farojn,
Kaj Liajn miraklojn, kiujn Li aperigis al ili. 12 Antaŭ iliaj patroj Li faris miraklojn
En la lando Egipta, sur la kampo Coan. 13 Li fendis la maron kaj pasigis ilin,