Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/503

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj starigis la akvon kvazaŭ muron; 14 Kaj Li kondukis ilin tage en nubo
Kaj la tutan nokton en la lumo de fajro; 15 Li fendis ŝtonojn en la dezerto,
Kaj trinkigis ilin kvazaŭ el granda abismo; 16 Li eligis riveretojn el roko,
Kaj fluigis akvon kiel riverojn. 17 Sed ili plue pekis antaŭ Li,
Ĉagrenis la Plejaltulon en la dezerto; 18 Kaj ili incitis Dion en sia koro,
Petante manĝon pro sia kaprico; 19 Kaj ili parolis kontraŭ Dio,
Kaj diris: Ĉu Dio povas kovri tablon en la dezerto? 20 Jen Li frapis rokon,
Kaj verŝiĝis akvo kaj ekfluis riveroj:
Ĉu Li povas ankaŭ panon doni?
Ĉu Li pretigos ankaŭ viandon por Sia popolo? 21 Tial la Eternulo, aŭdinte, flamiĝis;
Kaj fajro ekbrulis kontraŭ Jakob,
Kaj leviĝis kolero kontraŭ Izrael; 22 Ĉar ili ne kredis je Dio
Kaj ne fidis Lian savon. 23 Kaj Li ordonis el supre al la nuboj,
Kaj Li malfermis la pordojn de la ĉielo; 24 Kaj Li pluvigis al ili manaon, por manĝi,
Kaj Li donis al ili ĉielan grenon. 25 Panon de potenculoj ĉiu manĝis;
Li sendis al ili manĝon satege. 26 Li kurigis tra la ĉielo venton orientan,
Kaj per Sia forto Li aperigis venton sudan; 27 Kaj Li pluvigis sur ilin viandon kiel polvon,
Kaj flugilajn birdojn kiel apudmaran sablon; 28 Kaj Li faligis ĉion mezen de ilia tendaro,
Ĉirkaŭe de iliaj loĝejoj. 29 Kaj ili manĝis kaj tre satiĝis;
Kaj Li venigis al ili tion, kion ili deziris. 30 Sed kiam ili ankoraŭ ne forlasis sian deziron
Kaj ilia manĝaĵo estis ankoraŭ en ilia buŝo, 31 La kolero de Dio venis sur ilin
Kaj mortigis la plej eminentajn el ili,
Kaj la junulojn de Izrael ĝi faligis. 32 Malgraŭ ĉio ĉi tio ili plue ankoraŭ pekis
Kaj ne kredis je Liaj mirakloj. 33 Kaj Li finigis iliajn tagojn en vanteco
Kaj iliajn jarojn en teruro. 34 Kiam Li estis mortiganta ilin, tiam ili Lin ekserĉis,
Returniĝis kaj fervore vokis Dion; 35 Kaj ili rememoris, ke Dio estas ilia fortikaĵo
Kaj Dio la Plejalta estas ilia Liberiganto. 36 Sed ili flatis al Li per sia buŝo,
Kaj per sia lango ili mensogis al Li; 37 Ĉar ilia koro ne estis firma al Li,
Kaj ili ne estis fidelaj en Lia interligo. 38 Tamen Li, favorkora, pardonas pekon, kaj Li ne pereigas,
Kaj Li ofte forklinis Sian koleron,
Kaj Li ne eligis Sian tutan furiozon. 39 Kaj Li rememoris, ke ili estas karno,
Vento, kiu iras kaj ne revenas. 40 Kiom da fojoj ili ĉagrenis Lin en la dezerto
Kaj indignigis Lin en la stepo! 41 Ripete ili incitadis Dion
Kaj provokis la Sanktulon de Izrael. 42 Ili ne rememoris Lian manon,
La tagon, en kiu Li liberigis ilin de premanto, 43 Kiam Li faris en Egiptujo Siajn signojn
Kaj Siajn miraklojn sur la kampo Coan; 44 Kiam Li ŝanĝis en sangon iliajn riverojn kaj torentojn,
Ke ili ne povis trinki. 45 Li sendis sur ilin insektojn, kiuj ilin manĝis,
Kaj ranojn, kiuj ilin pereigis; 46 Iliajn produktojn de la tero Li fordonis al vermoj
Kaj ilian laboron al akridoj; 47 Per hajlo Li batis iliajn vinberojn,
Kaj iliajn sikomorojn per frosto; 48 Li elmetis al hajlo iliajn brutojn,
Kaj iliajn paŝtatarojn al fulmo; 49 Li sendis sur ilin Sian flamantan koleron,
Furiozon, malbenon, kaj mizeron,
Taĉmenton da malbonaj anĝeloj.