Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/504

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

50 Li donis liberan vojon al Sia kolero,
Ne ŝirmis kontraŭ la morto ilian animon,
Kaj ilian vivon Li transdonis al pesto; 51 Li mortigis ĉiun unuenaskiton en Egiptujo,
La komencajn fortojn en la tendoj de Ĥam. 52 Kaj Li kondukis kiel ŝafojn Sian popolon,
Kaj Li kondukis ilin kiel paŝtataron tra la dezerto; 53 Li kondukis ilin en sendanĝereco, kaj ili ne timis,
Kaj iliajn malamikojn kovris la maro; 54 Kaj Li venigis ilin al Sia sankta limo,
Al tiu monto, kiun akiris Lia dekstra mano; 55 Li forpelis antaŭ ili popolojn,
Lote disdonis ilian heredon,
Kaj loĝigis en iliaj tendoj la tribojn de Izrael.
56 Sed ili incitis kaj ĉagrenis Dion la Plejaltan,
Kaj Liajn leĝojn ili ne observis; 57 Ili defalis kaj perfidiĝis, kiel iliaj patroj,
Returniĝis, kiel malfidinda pafarko; 58 Ili kolerigis Lin per siaj altaĵoj,
Kaj per siaj idoloj ili Lin incitis. 59 Dio aŭdis kaj flamiĝis,
Kaj forte ekindignis kontraŭ Izrael; 60 Li forlasis Sian loĝejon en Ŝilo,
La tendon, en kiu Li loĝis inter la homoj; 61 Kaj Li fordonis en malliberecon Sian forton,
Kaj Sian majeston en la manon de malamiko; 62 Kaj Li elmetis al glavo Sian popolon,
Kaj kontraŭ Sia heredo Li flamiĝis. 63 Ĝiajn junulojn formanĝis fajro,
Kaj ĝiaj junulinoj ne estis prikantataj; 64 Ĝiaj pastroj falis de glavo,
Kaj ĝiaj vidvinoj ne ploris. 65 Sed mia Sinjoro vekiĝis kiel dormanto,
Kiel fortulo, vigligita de vino. 66 Kaj Li batis ĝiajn malamikojn malantaŭen:
Eternan malhonoron Li donis al ili. 67 Kaj Li malŝatis la tendon de Jozef,
Kaj la tribon de Efraim Li ne elektis; 68 Sed Li elektis la tribon de Jehuda,
La monton Cion, kiun Li ekamis; 69 Kaj Li konstruis Sian sanktejon kiel monton,
Kaj kiel la teron Li fortikigis ĝin por ĉiam. 70 Kaj Li elektis Davidon, Sian sklavon,
Kaj Li prenis lin el la staloj de ŝafoj. 71 De apud la ŝafinoj Li venigis lin,
Por paŝti Lian popolon Jakob kaj Lian heredon Izrael. 72 Kaj li paŝtis ilin laŭ la fideleco de sia koro,
Kaj per lertaj manoj li ilin kondukis.

Psalmo de Asaf.

1 Ho Dio! venis idolanoj en Vian heredon,
Malpurigis Vian sanktan templon,
Faris el Jerusalem ruinojn. 2 La kadavrojn de Viaj sklavoj ili donis kiel manĝon al la
birdoj de la ĉielo,
La karnon de Viaj fideluloj al la bestoj de la tero; 3 Ili verŝis ilian sangon kiel akvon, ĉirkaŭ Jerusalem,
Kaj estis neniu, kiu ilin enterigus. 4 Ni fariĝis hontindaĵo por niaj najbaroj,
Mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj. 5 Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi koleros senĉese?
Kaj Via indigno brulos, kiel fajro? 6 Elverŝu Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas,
Kaj sur la regnojn, kiuj ne vokas Vian nomon; 7 Ĉar ili formanĝis Jakobon
Kaj dezertigis lian loĝejon. 8 Ne memoru niajn antaŭajn krimojn,
Rapide atingu nin Via favorkoreco;
Ĉar ni tre konsumiĝis. 9 Helpu nin, ho Dio de nia savo, pro la gloro de Via nomo;