Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/505

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj savu nin kaj pardonu al ni niajn pekojn pro Via nomo. 10 Kial devas diri la popoloj: Kie estas ilia Dio?
Fariĝu konata inter la popoloj antaŭ niaj okuloj
La venĝo por la verŝita sango de Viaj sklavoj. 11 Venu al Vi la ĝemoj de la malliberuloj;
Per la grandeco de Via brako liberigu tiujn, kiuj estas
kondamnitaj al morto; 12 Kaj redonu al niaj najbaroj sepoble en ilian sinon la malhonoron,
Per kiu ili malhonoris Vin, ho mia Sinjoro! 13 Kaj ni, Via popolo kaj la ŝafoj de Via paŝtataro,
Eterne Vin dankos,
De generacio al generacio ni rakontos Vian gloron.

Al la ĥorestro. Por ŝoŝanoj. Atesto de Asaf. Psalmo.

1 Ho Paŝtisto de Izrael, aŭskultu;
Vi, kiu kondukas Jozefon, kiel ŝafojn,
Vi, kiu sidas sur keruboj, aperu! 2 Antaŭ Efraim kaj Benjamen kaj Manase veku Vian forton,
Kaj venu, por savi nin. 3 Ho Dio, revenigu nin kaj lumigu Vian vizaĝon,
Por ke ni estu savitaj. 4 Ho Eternulo, Dio Cebaot,
Ĝis kiam Vi kolere repuŝos la preĝon de Via popolo? 5 Vi manĝigis al ili panon larman,
Kaj Vi trinkigis al ili larmojn per granda mezuro. 6 Vi faris nin objekto de disputo por niaj najbaroj;
Kaj niaj malamikoj nin mokas. 7 Ho Dio Cebaot! revenigu nin kaj lumigu Vian vizaĝon,
Por ke ni estu savitaj. 8 Vinberbranĉon el Egiptujo Vi elportis,
Vi forpelis popolojn kaj ĝin plantis; 9 Vi purigis lokon por ĝi;
Kaj ĝi profundigis siajn radikojn kaj plenigis la tutan landon; 10 Montojn kovris ĝia ombro,
Kaj ĝiaj branĉoj fariĝis kiel cedroj de Dio. 11 Ĝi etendis siajn branĉojn ĝis la maro
Kaj siajn branĉetojn ĝis la Rivero. 12 Kial Vi detruis ĝiajn barilojn,
Ke ĉiuj pasantoj ĝin ŝiras? 13 Subfosas ĝin arbara apro,
Kaj kampa besto ĝin mordas. 14 Ho Dio Cebaot, returniĝu;
Rigardu el la ĉielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon, 15 Kaj ŝirmu tion, kion plantis Via dekstra mano,
Kaj la kreskaĵidon, kiun Vi fortikigis por Vi. 16 Ĝi estas bruligita de fajro, krevinta;
De Via minaca vizaĝo ili pereis. 17 Via brako estu super la viro de Via dekstra mano,
Super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi. 18 Kaj ni ne foriros de Vi;
Vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon. 19 Ho Eternulo, Dio Cebaot! revenigu nin, lumigu Vian vizaĝon,
Por ke ni estu savitaj.

Al la ĥorestro. Por la gitito. De Asaf.

1 Laŭte kantu al Dio, nia forto;
Ĝoje kriu al la Dio de Jakob. 2 Sonigu kanton, donu tamburinon,
Ĉarman harpon, kaj psalteron. 3 Muziku per korno en novmonato,
Je la plenluno, en la tago de nia festo. 4 Ĉar ĝi estas leĝo por Izrael
Kaj ordono de la Dio de Jakob. 5 Li aranĝis ĝin kiel ateston por Jozef,
Kiam Li eliris kontraŭ la landon Egiptan.
Lingvon, kiun mi ne konas, mi aŭdis: 6 Mi liberigis lian dorson de ŝarĝo,
Liaj manoj liberiĝis de korboj.

7 En la mizero vi vokis, kaj Mi vin helpis;
Mi respondis al vi en mistera loko de tondro;
Mi esploris vin ĉe la akvo de Malpaco.

Sela

8 Aŭdu, ho Mia popolo, Mi atestos al vi;
Ho Izrael, se vi Min aŭskultus! 9 Ne estu ĉe vi alia dio;
Kaj ne adoru fremdan dion.