Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/506

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

10 Mi estas la Eternulo, via Dio,
Kiu elkondukis vin el la lando Egipta;
Malfermu larĝe vian buŝon, kaj Mi ĝin plenigos. 11 Sed Mia popolo ne aŭskultis Mian voĉon,
Izrael ne obeis Min. 12 Kaj Mi lasis ilin al la kaprico de ilia koro,
Ke ili iru laŭ siaj intencoj. 13 Ho, se Mia popolo aŭskultus Min,
Se Izrael irus per Miaj vojoj! 14 Rapide Mi faligus iliajn malamikojn,
Kaj kontraŭ iliajn premantojn Mi direktus Mian manon. 15 La malamantoj de la Eternulo humiliĝus antaŭ Li,
Kaj ilia bonstato estus eterna. 16 Kaj Mi manĝigus al ili grason de tritiko,
Kaj Mi satigus vin per mielo el roko.

Psalmo de Asaf.

1 Dio stariĝis en Dia anaro;
Inter la dioj Li juĝas.

2 Ĝis kiam vi juĝos maljuste,
Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj?

Sela

3 Estu justaj al malriĉulo kaj orfo;
Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj. 4 Liberigu malriĉulon kaj mizerulon;
El la mano de malvirtulo ilin savu. 5 Ili ne scias kaj ne komprenas,
En mallumo ili marŝas;
Ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero. 6 Mi diris: Vi estas dioj,
Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo; 7 Sed vi mortos, kiel homoj,
Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj. 8 Leviĝu, ho Dio, juĝu la teron;
Ĉar Vi heredas ĉiujn popolojn.

Kanto-psalmo de Asaf.

1 Ho Dio, ne silentu;
Ne estu senparola kaj ne restu trankvila, ho Dio! 2 Ĉar jen Viaj malamikoj ekbruis,
Kaj Viaj malamantoj levis la kapon. 3 Kontraŭ Via popolo ili sekrete konspiras,
Kaj ili konsiliĝas kontraŭ Viaj gardatoj. 4 Ili diris: Ni iru, kaj ni ekstermu ilin el inter la popoloj,
Ke oni ne plu rememoru la nomon de Izrael. 5 Ĉar ili unuanime interkonsentis,
Ili faris interligon kontraŭ Vi: 6 La tendoj de Edom kaj la Iŝmaelidoj,
Moab kaj la Hagaridoj, 7 Gebal kaj Amon kaj Amalek,
La Filiŝtoj kun la loĝantoj de Tiro;

8 Ankaŭ Asirio aliĝis al ili
Kaj fariĝis helpo al la idoj de Lot.

Sela

9 Faru al ili, kiel al Midjan,
Kiel al Sisera, kiel al Jabin ĉe la torento Kiŝon, 10 Kiuj estis ekstermitaj en En-Dor
Kaj fariĝis sterko por la tero. 11 Agu kun iliaj princoj kiel kun Oreb kaj Zeeb,
Kaj kun ĉiuj iliaj estroj kiel kun Zebaĥ kaj Calmuna, 12 Kiuj diris: Ni ekposedu la loĝejon de Dio! 13 Ho mia Dio, similigu ilin al turniĝanta polvo,
Al pajlrestaĵo antaŭ vento. 14 Kiel fajro bruligas arbaron,
Kaj kiel flamo bruldezertigas montojn, 15 Tiel pelu ilin per Via ventego,
Kaj per Via fulmotondro ilin timigu. 16 Plenigu ilian vizaĝon per malhonoro,
Por ke ili turniĝu al Via nomo, ho Eternulo. 17 Ili estu hontigitaj kaj timigitaj por ĉiam,
Ili malhonoriĝu kaj pereu. 18 Kaj ili eksciu, ke Vi, kies nomo estas ETERNULO,
Estas sola Plejaltulo super la tuta tero.

Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de la Koraĥidoj.

1 Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, ho Eternulo Cebaot! 2 Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo;
Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.