Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/507

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

3 Eĉ birdo trovas domon kaj hirundo neston por si,
En kiu ĝi tenas siajn idojn:
Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Reĝo kaj mia Dio.

4 Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo:
Ili laŭdas Vin konstante.

Sela

5 Feliĉaj estas la homoj, kies forto estas en Vi,
Kaj en kies koro estas Viaj vojoj; 6 Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn,
Kaj la printempa pluvo ĝin kovras per benoj; 7 Ili iras de forto al forto,
Aperas antaŭ Dio sur Cion.

8 Ho Eternulo, Dio Cebaot, aŭdu mian preĝon;
Aŭskultu, ho Dio de Jakob!

Sela

9 Nia ŝildo, vidu, ho Dio,
Kaj rigardu la vizaĝon de Via sanktoleito. 10 Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj:
Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio,
Ol loĝi en tendoj de malvirto. 11 Ĉar Dio, la Eternulo, estas suno kaj ŝildo;
Favoron kaj honoron donas la Eternulo;
Li ne domaĝas bonon al tiuj, kiuj iras en virto. 12 Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas.

Al la ĥorestro. Psalmo de la Koraĥidoj.

1 Vi korfavoris, ho Eternulo, Vian landon,
Vi revenigis la forkaptitojn de Jakob;

2 Vi pardonis la kulpon de Via popolo,
Vi kovris ĉiujn ĝiajn pekojn.

Sela

3 Vi retenis Vian tutan koleron,
Forlasis Vian furiozon. 4 Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo,
Kaj ĉesigu Vian koleron kontraŭ ni. 5 Ĉu eterne Vi nin koleros,
Daŭrigos Vian koleron de generacio al generacio? 6 Ĉu Vi ne revivigos nin denove,
Ke Via popolo ĝoju per Vi? 7 Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron,
Kaj Vian helpon donu al ni. 8 Mi aŭdu, kion diras Dio, la Eternulo;
Ĉar Li deklaros pacon al Sia popolo kaj al Siaj fideluloj,
Ke ili ne reiru al malsaĝeco. 9 Jam proksima estas Lia helpo al tiuj, kiuj Lin timas,
Por ke ekregu honoro en nia lando. 10 Bono kaj vero renkontiĝas,
Justeco kaj paco sin kisas. 11 Vero elkreskas el la tero,
Kaj justeco rigardas el la ĉielo. 12 Kaj la Eternulo donos bonon,
Kaj nia tero donos siajn produktojn. 13 Justeco iros antaŭ Li
Kaj faros vojon por Liaj paŝoj.

Preĝo de David.

1 Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, aŭskultu min;
Ĉar mi estas mizera kaj malriĉa. 2 Konservu mian animon, ĉar mi estas fidela;
Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, kiu fidas Vin. 3 Korfavoru min, ho mia Sinjoro,
Ĉar mi vokas al Vi la tutan tagon. 4 Ĝojigu la animon de Via sklavo,
Ĉar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon. 5 Ĉar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema
Kaj tre favora por ĉiuj, kiuj Vin vokas. 6 Aŭskultu, ho Eternulo, mian preĝon,
Kaj atentu la voĉon de mia petego. 7 En tago de mia sufero mi Vin vokas,
Por ke Vi aŭskultu min. 8 Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro,
Kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj. 9 Ĉiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos kaj kliniĝos antaŭ Via
vizaĝo, ho mia Sinjoro,
Kaj honoros Vian nomon. 10 Ĉar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn;
Vi sola estas Dio. 11 Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, por ke mi iru en Via vero;
Dediĉu mian koron al la respektado de Via nomo.