Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/508

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

12 Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, mia Dio, per mia tuta koro,
Kaj mi honoros Vian nomon eterne. 13 Ĉar granda estas Via boneco al mi;
Kaj Vi savis mian animon el la profundo de Ŝeol. 14 Ho Dio, fieruloj leviĝis kontraŭ mi,
Kaj anaro da premantoj serĉas mian animon
Kaj ne havas Vin antaŭ si. 15 Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favorkora,
Longetolerema kaj tre bona kaj verama. 16 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min,
Donu Vian forton al Via sklavo,
Kaj helpu la filon de Via sklavino. 17 Faru super mi signon por bono,
Por ke miaj malamantoj vidu kaj hontiĝu,
Ĉar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos.

De la Koraĥidoj. Psalmo-kanto.

1 Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj. 2 La Eternulo amas la pordegojn de Cion
Pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob.

3 Gloraĵojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio.

Sela

.

4 Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel,
Ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo:
Jen tiu tie naskiĝis. 5 Sed pri Cion oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis,
Kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas.

6 La Eternulo notos, enskribante la popolojn:
Ĉi tiu tie naskiĝis.

Sela

.

7 Kaj la kantistoj kaj muzikistoj:
Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi.

Kanto-psalmo de la Koraĥidoj. Al la ĥorestro.
Por maĥalat- leanoto. Instruo de Heman, la Ezraĥido.

1 Ho Eternulo, Dio de mia savo!
Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi. 2 Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon;
Klinu Vian orelon al mia ploro. 3 Ĉar mia animo trosatiĝis de malbonoj
Kaj mia vivo atingis Ŝeolon. 4 Mi similiĝis al la forirantoj en la tombon;
Mi fariĝis kiel viro sen fortoj, 5 Etendita inter mortintoj;
Kiel mortigitoj, kuŝantaj en la tombo,
Kiujn Vi jam ne rememoras
Kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano. 6 Vi metis min en la plej profundan foson,
En mallumon, en abismon.

7 Pezas sur mi Via furiozo,
Kaj per ĉiuj Viaj ondoj Vi min premas.

Sela

8 Vi malproksimigis de mi miajn konatojn,
Vi faris min abomenaĵo por ili;
Mi estas enŝlosita, kaj mi ne povas eliri. 9 Mia okulo mallumiĝis de malĝojo;
Mi vokas Vin, ho Eternulo, ĉiutage,
Mi etendas al Vi miajn manojn.

10 Ĉu por mortintoj Vi faros miraklojn?
Ĉu malvivuloj leviĝos kaj gloros Vin?

Sela

11 Ĉu en la tombo estos rakontata Via boneco,
Kaj fidindeco en la abismo? 12 Ĉu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj,
Kaj Via justeco en la lando de forgeso? 13 Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo,
Kaj matene mia preĝo Vin renkontas. 14 Kial, ho Eternulo, Vi forpuŝas mian animon?
Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi? 15 Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco;
Mi portas Viajn terurojn, mi konsumiĝas. 16 Venis sur min Via furiozo,
Viaj timigoj min dispremas. 17 Ili ĉirkaŭas min, kiel akvo, ĉiutage;
Ili tute min ĉirkaŭsieĝas. 18 Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon;
Miaj konatoj estas en mallumo.

Instruo de Etan, la Ezraĥido.

1 La favorfarojn de la Eternulo mi kantos eterne;
De generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia buŝo.