Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/510

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj kiel la atestulo en la ĉielo ĝi estos fidinda.

Sela

38 Sed nun Vi forpuŝis kaj malestimis,
Vi koleris Vian sanktoleiton. 39 Vi disigis la interligon kun Via sklavo,
Ĵetis sur la teron lian kronon. 40 Vi detruis ĉiujn liajn barilojn,
Ruinigis liajn fortikaĵojn. 41 Prirabas lin ĉiuj pasantoj;
Li fariĝis mokataĵo por siaj najbaroj. 42 Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj,
Vi ĝojigis ĉiujn liajn kontraŭulojn. 43 Vi returnis la tranĉon de lia glavo,
Kaj ne subtenis lin en la milito. 44 Vi forigis lian brilon,
Kaj lian tronon Vi ĵetis sur la teron.

45 Vi mallongigis la tagojn de lia juneco,
Vi kovris lin per honto.

Sela

46 Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi kaŝos Vin senĉese
Kaj Via kolerego brulos kiel fajro? 47 Ho, rememoru, kia estas la daŭro de mia vivo,
Por kia vantaĵo Vi kreis ĉiujn homidojn.

48 Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton,
Savos sian animon de la mano de Ŝeol?

Sela

49 Kie estas Viaj antaŭaj favorfaroj, mia Sinjoro,
Pri kiuj Vi ĵuris al David per Via fideleco? 50 Rememoru, mia Sinjoro, la malhonoron de Viaj sklavoj,
Kiun mi portas en mia brusto de ĉiuj multaj popoloj, 51 Kaj per kiu malhonoras Viaj malamikoj, ho Eternulo,
Per kiu ili malhonoras la paŝosignojn de Via sanktoleito. 52 Glorata estu la Eternulo eterne.
Amen, kaj Amen!


LIBRO KVARA
Preĝo de Moseo, homo de Dio.

1 Mia Sinjoro, Vi estis por ni loĝejo
De generacio al generacio. 2 Antaŭ ol la montoj naskiĝis
Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon,
Kaj de eterne ĝis eterne, Vi estas Dio. 3 Vi venigas homon al polvo;
Kaj Vi diras: Revenu, homidoj. 4 Ĉar mil jaroj estas en Viaj okuloj
Kiel la hieraŭa tago, kiu pasis,
Kaj kiel nokta gardoparto. 5 Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel sonĝo;
Matene ili renoviĝas kiel herbo: 6 Matene ĝi floras kaj ĝermas,
Vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas. 7 Jes, ni pereas de Via kolero,
Kaj de Via kolerego ni neniiĝas. 8 Vi metis niajn malbonagojn antaŭ Vin,
Nian kaŝitaĵon antaŭ la lumon de Via vizaĝo. 9 Ĉar ĉiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero,
Malaperis niaj jaroj, kiel sono. 10 La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj,
Kaj ĉe forteco okdek jaroj;
Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado,
Ĉar ĝi forkuras rapide kaj ni forflugas. 11 Kiu scias la forton de Via kolero,
Vian timindecon kaj Vian indignon? 12 Instruu nin kalkuli niajn tagojn,
Por ke ni akiru saĝan koron. 13 Returnu Vin, ho Eternulo! Kiel longe?
Kaj kompatu Viajn sklavojn. 14 Satigu nin matene per Via boneco;
Kaj ni kantos kaj ĝojos en la daŭro de nia tuta vivo. 15 Ĝojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis,
Tiom da jaroj, kiom ni vidis mizeron. 16 Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj,
Kaj Via beleco al iliaj infanoj. 17 Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni;