Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/511

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni,
Kaj fortikigu la faron de niaj manoj.

1 Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo,
Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo. 2 Mi diras al la Eternulo: Mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo
Estas Dio, kiun mi fidas. 3 Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto,
De la pereiga pesto. 4 Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin,
Kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos;
Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso. 5 Ne timu la teruron de nokto,
Nek sagon, kiu flugas tage, 6 Nek peston, kiu iras en mallumo,
Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze. 7 Ĉe via flanko falos milo,
Kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko;
Sed vin ĝi ne tuŝos. 8 Vi nur rigardos per viaj okuloj,
Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj. 9 Ĉar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo!
La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifuĝejon. 10 Ne trafos vin malbono,
Kaj frapo ne atingos vian tendon. 11 Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi,
Ke ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj. 12 Sur la manoj ili vin portos,
Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo. 13 Sur leonon kaj aspidon vi paŝos,
Vi piedpremos leonidon kaj drakon. 14 Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos;
Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon. 15 Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos;
Mi estos kun li en mizero;
Mi lin liberigos kaj honoratigos. 16 Mi satigos lin per longa vivo,
Kaj aperigos al li Mian helpon.

Psalmo-kanto por la tago sabata.

1 Bone estas glori la Eternulon
Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo; 2 Rakonti matene pri Via boneco
Kaj nokte pri Via fideleco, 3 Sur dekkorda instrumento kaj sur psaltero,
Per solenaj sonoj de harpo. 4 Ĉar Vi ĝojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj;
La farojn de Viaj manoj mi prikantos. 5 Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo!
Tre profundaj estas Viaj pensoj. 6 Malklerulo ne scias,
Kaj malsaĝulo tion ne komprenas. 7 Kiam malvirtuloj verdestas kiel herbo
Kaj ĉiuj malbonaguloj floras,
Tio kondukas al ilia ekstermiĝo por eterne. 8 Kaj Vi estas alta eterne, ho Eternulo. 9 Ĉar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo,
Jen Viaj malamikoj pereas,
Diskuras ĉiuj malbonaguloj. 10 Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo;
Mi estas oleita per freŝa oleo. 11 Kaj mia okulo rigardas miajn malamikojn;
Pri la malbonaguloj, miaj kontraŭuloj, aŭdas miaj oreloj. 12 Virtulo verdestas, kiel palmo,
Staras alte, kiel cedro sur Lebanon. 13 Plantitaj en la domo de la Eternulo,
Ili verdestas en la kortoj de nia Dio. 14 Ili floras ankoraŭ en la maljuneco,
Estas sukplenaj kaj freŝaj, 15 Por sciigi, ke la Eternulo estas justa,
Mia fortikaĵo, kaj ne ekzistas en Li maljusteco

1 La Eternulo reĝas; Li estas vestita de majesto;
La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco;
Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu. 2 De antikve estas fortika Via trono;
Vi estas de eterne. 3 Levas la riveroj, ho Eternulo, levas la riveroj sian voĉon,
Levas la riveroj sian bruon; 4 Pli ol la bruo de multego da akvo,
Ol la potencaj ondoj de la maro,