Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/513

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj Mi diris: Ili estas popolo kun koro malĝusta,
Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn; 11 Tial Mi ĵuris en Mia kolero,
Ke ili ne venos en Mian ripozejon.

1 Kantu al la Eternulo novan kanton;
Kantu al la Eternulo la tuta tero. 2 Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon,
Proklamu de tago al tago Lian savon. 3 Rakontu inter la popoloj Lian gloron,
Inter ĉiuj gentoj Liajn miraklojn. 4 Ĉar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda,
Li estas timinda pli ol ĉiuj dioj. 5 Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj;
Sed la Eternulo kreis la ĉielon. 6 Gloro kaj majesto estas antaŭ Li,
Forto kaj beleco estas en Lia sanktejo. 7 Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj;
Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon. 8 Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo;
Alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn. 9 Kliniĝu al la Eternulo en sankta ornamo;
Tremu antaŭ Li la tuta tero. 10 Diru inter la popoloj: La Eternulo reĝas,
Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu;
Li juĝas la popolojn en justeco. 11 Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero,
Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas. 12 Ĝoju la kampo, kaj ĉio, kio estas sur ĝi;
Tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro 13 Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas,
Ĉar Li venas, por juĝi la teron;
Li juĝos la mondon kun justeco
Kaj la popolojn kun Sia fideleco.

1 La Eternulo reĝas; ĝoju la tero;
Estu gajaj la multaj insuloj. 2 Nubo kaj mallumo estas ĉirkaŭ Li;
Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono. 3 Fajro iras antaŭ Li,
Kaj bruligas ĉirkaŭe Liajn malamikojn. 4 Liaj fulmoj lumigas la mondon;
La tero vidas, kaj tremas. 5 Montoj fandiĝas kiel vakso antaŭ la vizaĝo de la Eternulo,
Antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro de la tuta tero. 6 La ĉielo rakontas Lian veron,
Kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron. 7 Hontiĝu ĉiuj, kiuj servas al idoloj,
Kiuj laŭdas sin pro diaĉoj.
Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj. 8 Aŭdis kaj ekĝojis Cion,
Kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda
Pro Viaj juĝoj, ho Eternulo. 9 Ĉar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero,
Vi tre alte leviĝis super ĉiuj dioj. 10 Amantoj de la Eternulo, malamu malbonon.
Li gardas la animojn de Siaj fideluloj;
Li savos ilin de la mano de malvirtuloj. 11 Lumo verŝiĝas sur virtulon,
Kaj ĝojo sur purkorulojn. 12 Ĝoju, virtuloj, pro la Eternulo,
Kaj gloru Lian sanktan nomon.

Psalmo.

1 Kantu al la Eternulo novan kanton,
Ĉar miraklojn Li faris;
Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako. 2 La Eternulo aperigis Sian savon;
Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Sian justecon. 3 Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael.
Vidis ĉiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio. 4 Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero;
Kantu, gloru, kaj muziku. 5 Muziku al la Eternulo per harpo,
Per harpo kaj per sonoj de psalmo. 6 Per trumpetoj kaj per sono de korno
Ĝoje kriu antaŭ la Reĝo, la Eternulo. 7 Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas,
La mondo kaj ĝiaj loĝantoj.