Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/514

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

8 La riveroj plaŭdu per la manoj,
La montoj kune kantu ĝoje, 9 Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron;
Li juĝos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun vereco.

1 La Eternulo reĝas, tremas la popoloj;
Li sidas sur keruboj, ŝanceliĝas la tero. 2 La Eternulo estas granda en Cion,
Kaj Li estas alte super ĉiuj popoloj. 3 Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon:
Li estas sankta. 4 Kaj la forton de la reĝo, kiu amas justecon,
Vi fortikigis en praveco;
Juĝon kaj justecon en Jakob Vi aranĝis. 5 Altigu la Eternulon, nian Dion,
Kaj kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj:
Li estas sankta. 6 Moseo kaj Aaron estas inter Liaj pastroj,
Kaj Samuel estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon;
Ili vokis al la Eternulo, kaj Li ilin aŭskultis. 7 El nuba kolono Li parolis al ili;
Ili observis Liajn regulojn, kaj la leĝon, kiun Li donis al ili. 8 Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin aŭskultis;
Vi estis por ili Dio pardonanta, kvankam venĝanto por iliaj faroj. 9 Altigu la Eternulon, nian Dion,
Kaj kliniĝu antaŭ Lia sankta monto;
Ĉar sankta estas la Eternulo, nia Dio.

Psalmo de dankado.

1 Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero! 2 Servu al la Eternulo kun ĝojo,
Venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto. 3 Sciu, ke la Eternulo estas Dio;
Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas,
Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo. 4 Eniru en Liajn pordegojn kun dankado,
En Liajn kortojn kun laŭdado.
Gloru Lin, benu Lian nomon; 5 Ĉar la Eternulo estas bona;
Lia favorkoreco estas eterna,
Kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.

Psalmo de David.

1 Bonecon kaj justecon mi prikantos;
Al Vi, ho Eternulo, mi muzikos. 2 Mi penas iri prudente la vojon de pieco;
Kiam Vi venos al mi?
Mi iras kun pura koro interne de mia domo. 3 Mi ne metas antaŭ miajn okulojn malbonan aferon;
Mi malamas farojn de malfideleco,
Ili ne aliĝas al mi. 4 Koro perversa foriĝu de mi;
Malbonon mi ne volas koni. 5 Kiu sekrete kalumnias sian proksimulon, tiun mi ekstermos;
Kiu havas fieran okulon kaj malhumilan koron, tiun mi ne toleros. 6 Miaj okuloj restas turnataj al la fideluloj de la tero, ke ili sidu kun mi;
Kiu iras la vojon de pieco, tiu servu al mi. 7 Ne loĝos interne de mia domo iu, kiu agas hipokrite;
Kiu diras malveron, tiu ne staros antaŭ miaj okuloj. 8 Fervore mi ekstermos ĉiujn malvirtulojn de la lando,
Por elradikigi el la urbo de la Eternulo ĉiujn krimulojn.

Preĝo de mizerulo, kiam li perdas la fortojn
kaj elverŝas antaŭ la Eternulo sian malĝojon.

1 Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon;
Kaj mia krio venu al Vi. 2 Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon en la tago de mia suferado;
Klinu al mi Vian orelon;
En la tago, kiam mi vokas, rapide aŭskultu min. 3 Ĉar pasis kiel fumo miaj tagoj,