Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/515

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj miaj ostoj ĉirkaŭbrulis kiel en forno. 4 Falĉiĝis kiel herbo kaj sekiĝis mia koro,
Ĉar mi forgesis manĝi mian panon. 5 De la voĉo de mia plorado
Algluiĝis miaj ostoj al mia karno. 6 Mi similiĝis al pelikano en la dezerto,
Mi fariĝis kiel noktuo en ruinoj. 7 Mi ne dormas,
Kaj mi estas kiel birdo solulo sur tegmento. 8 Ĉiutage insultas min miaj malamikoj,
Miaj mokantoj ĵuras per mi. 9 Ĉar cindron mi manĝis kiel panon,
Kaj mian trinkaĵon mi miksis kun larmoj, 10 Kaŭze de Via kolero kaj indigno;
Ĉar Vi min levis kaj ĵetis. 11 Miaj tagoj malaperas kiel ombro,
Kaj mi sekiĝas kiel herbo. 12 Sed Vi, ho Eternulo, restas eterne;
Kaj la memoro pri Vi restas de generacio al generacio. 13 Vi leviĝos, Vi korfavoros Cionon;
Ĉar estas tempo por ĝin kompati, ĉar venis la tempo. 14 Ĉar Viaj sklavoj ekamis ĝiajn ŝtonojn,
Ĉarma estas por ili ĝia polvo. 15 Kaj ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,
Kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. 16 Ĉar la Eternulo rekonstruis Cionon,
Kaj aperis en Sia gloro. 17 Li Sin turnis al la preĝo de la forlasitoj,
Kaj ne forpuŝis ilian petegon. 18 Ĉi tio estos skribita por estontaj generacioj;
Kaj rekreita popolo gloros la Eternulon. 19 Ĉar Li rigardis malsupren el Sia sankta altaĵo,
El la ĉielo la Eternulo direktis rigardon al la tero, 20 Por aŭdi la ĝemon de malliberulo,
Por liberigi la kondamnitajn al morto; 21 Por ke oni rakontu en Cion pri la nomo de la Eternulo
Kaj en Jerusalem pri Lia gloro, 22 Kiam kolektiĝos kune la popoloj kaj regnoj,
Por servi al la Eternulo. 23 Li lacigis en la vojo miajn fortojn,
Li mallongigis miajn tagojn. 24 Mi diras: Ho mia Dio, ne forprenu min en la mezo de miaj tagoj,
Vi, kies jaroj estas de generacio al generacio. 25 En antikveco Vi fondis la teron;
Kaj la ĉielo estas la faro de Viaj manoj. 26 Ili pereos, sed Vi restos;
Kaj ĉiuj ili eluziĝos kiel vesto,
Kiel veston Vi ilin ŝanĝos, kaj ili ŝanĝiĝos. 27 Sed Vi restas la sama,
Kaj Viaj jaroj ne finiĝos. 28 La filoj de Viaj sklavoj restos,
Kaj ilia semo fortikiĝos antaŭ Vi.

De David.

1 Benu, ho mia animo, la Eternulon,
Kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon. 2 Benu, ho mia animo, la Eternulon,
Kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn. 3 Li pardonas ĉiujn viajn pekojn,
Li sanigas ĉiujn viajn malsanojn; 4 Li savas de la tombo vian vivon,
Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco; 5 Li satigas per bonaĵoj vian maljunan aĝon,
Ke via juneco renoviĝas kiel ĉe aglo. 6 La Eternulo faras justecon kaj juĝon al ĉiuj prematoj. 7 Li sciigis Siajn vojojn al Moseo,
Siajn farojn al la Izraelidoj. 8 Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo,
Longetolerema kaj tre bona. 9 Ne eterne Li indignas,
Kaj ne por ĉiam Li koleras. 10 Ne laŭ niaj pekoj Li agis kun ni,
Kaj ne laŭ niaj krimoj Li redonis al ni. 11 Ĉar kiel alte estas la ĉielo super la tero,
Tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas. 12 Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento,