Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/517

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tie estas rampaĵoj sennombraj,
Bestoj malgrandaj kaj grandaj; 26 Tie iras ŝipoj;
Tie estas la levjatano, kiun Vi kreis, ke ĝi tie ludu. 27 Ĉiuj ili atendas de Vi,
Ke Vi donu al ili manĝon en ĝia tempo. 28 Vi donas al ili, ili kolektas;
Vi malfermas Vian manon, kaj ili satiĝas de bonaĵo. 29 Vi kaŝas Vian vizaĝon, tiam ili ektimas;
Vi forprenas ilian spiriton,
Tiam ili mortas kaj revenas al sia polvo. 30 Vi sendas Vian spiriton, tiam ili kreiĝas;
Kaj Vi renovigas la vizaĝon de la tero. 31 Gloro al la Eternulo estu eterne;
La Eternulo ĝoju pri Siaj faritaĵoj. 32 Li ekrigardas la teron, kaj ĝi tremas;
Li ektuŝas la montojn, kaj ili fumiĝas. 33 Mi kantados al la Eternulo, dum mi vivos;
Mi muzikados al mia Dio, dum mi estos. 34 Agrabla estu al Li mia meditado;
Mi ĝojos pri la Eternulo. 35 Malaperu pekuloj de sur la tero,
Kaj malvirtuloj ne plu ekzistu.
Benu, ho mia animo, la Eternulon.
Haleluja!

1 Gloru la Eternulon, voku Lian nomon;
Sciigu inter la popoloj Liajn farojn. 2 Kantu al Li, muziku al Li;
Parolu pri ĉiuj Liaj mirakloj. 3 Laŭdu Lian sanktan nomon;
Ĝoju la koro de tiuj, kiuj serĉas la Eternulon. 4 Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco;
Serĉu ĉiam Lian vizaĝon. 5 Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris,
Liajn signomiraklojn kaj la juĝojn de Lia buŝo; 6 Vi, semo de Abraham, Lia sklavo,
Filoj de Jakob, Liaj elektitoj. 7 Li estas la Eternulo, nia Dio;
Sur la tuta tero estas Liaj juĝoj. 8 Li memoras eterne Sian interligon,
La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj, 9 Kiun Li interkonsentis kun Abraham
Kaj ĵuris al Isaak. 10 Li metis ĝin por Jakob kiel leĝon,
Por Izrael kiel eternan interligon, 11 Dirante: Al vi Mi donos la landon Kanaanan
Kiel vian parton heredan. 12 Kiam ili estis malgrandnombraj,
Malmultaj, kaj fremduloj en ĝi, 13 Kaj ili iradis de popolo al popolo,
El unu regno al alia gento, 14 Tiam Li al neniu permesis premi ilin,
Kaj Li punis pro ili reĝojn, dirante: 15 Ne tuŝu Miajn sanktoleitojn,
Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon. 16 Kaj Li sendis malsaton en la landon,
Rompis ĉion, kio portis panon. 17 Li sendis antaŭ ili homon:
Jozef estis vendita kiel sklavo. 18 Oni enpremis liajn piedojn en katenojn,
Fero ŝarĝis lian korpon, 19 Ĝis la tempo, kiam venis Lia vorto;
La parolo de la Eternulo lin elprovis. 20 Reĝo sendis kaj malligis lin,
Reganto super popoloj liberigis lin; 21 Li faris lin sinjoro super lia domo
Kaj reganto super lia tuta havo, 22 Ke li submetu al si liajn eminentulojn
Kaj saĝigu liajn maljunulojn. 23 Kaj Izrael venis en Egiptujon,
Kaj Jakob enmigris en la landon de Ĥam. 24 Kaj Li tre kreskigis Sian popolon,
Kaj faris ĝin pli forta ol ĝiaj malamikoj. 25 Li malĝustigis ilian koron,
Ke ili ekmalamis Lian popolon, ekruzis kontraŭ Liaj sklavoj. 26 Li sendis Moseon, Sian sklavon,
Kaj Aaronon, kiun Li elektis. 27 Ili faris inter ili Liajn pruvosignojn
Kaj miraklojn en la lando de Ĥam. 28 Li sendis mallumon kaj mallumigis;
Kaj ili ne atentis Liajn vortojn. 29 Li ŝanĝis ilian akvon en sangon,
Kaj senvivigis iliajn fiŝojn.