Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/518

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

30 Ilia tero eksvarmigis ranojn,
En la ĉambroj de iliaj reĝoj. 31 Li diris, kaj venis fiinsektoj,
Pedikoj en ĉiuj iliaj regionoj. 32 Anstataŭ pluvo Li donis al ili hajlon,
Flamantan fajron en ilia lando. 33 Li batis iliajn vinbertrunkojn kaj iliajn figarbojn,
Kaj rompis la arbojn en iliaj limoj. 34 Li diris, kaj venis akridoj kaj skaraboj sennombraj 35 Kaj formanĝis la tutan herbon en ilia lando
Kaj formanĝis la produktojn de ilia tero. 36 Kaj Li mortigis ĉiujn unuenaskitojn en ilia lando,
La komencaĵojn de ĉiuj iliaj fortoj. 37 Sed ilin Li elkondukis kun arĝento kaj oro,
Kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo. 38 Ĝojis Egiptujo, kiam ili eliris,
Ĉar atakis ĝin timo antaŭ ili. 39 Li etendis nubon, kiel kovron;
Kaj fajron, por ke ĝi lumu en la nokto. 40 Ili petis, kaj Li sendis koturnojn,
Kaj per pano ĉiela Li ilin satigis. 41 Li malfermis rokon,
Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto. 42 Ĉar Li memoris Sian sanktan vorton
Al Abraham, Sia sklavo. 43 Kaj Li elkondukis Sian popolon en ĝojo,
Siajn elektitojn kun kantado. 44 Kaj Li donis al ili la landojn de popoloj,
Kaj la laboron de gentoj ili heredis; 45 Por ke ili plenumu Liajn leĝojn
Kaj konservu Liajn instruojn.
Haleluja!

1 Haleluja!
Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona;
Ĉar eterna estas Lia boneco. 2 Kiu eldiros la potencon de la Eternulo,
Aŭdigos Lian tutan gloron? 3 Bone estas al tiuj, kiuj observas justecon,
Kiuj agas bone en ĉiu tempo. 4 Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;
Sendu al mi Vian savon, 5 Por ke mi vidu la bonstaton de Viaj elektitoj,
Por ke mi ĝoju kun la ĝojo de Via popolo,
Por ke mi triumfu kun Via heredo. 6 Ni pekis kune kun niaj patroj,
Ni malbonagis, ni malvirtis. 7 Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn,
Ne memoris Vian grandan bonecon;
Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Ruĝa Maro. 8 Sed Li savis ilin pro Sia nomo,
Por montri Sian potencon. 9 Kaj Li ekkriis al la Ruĝa Maro, kaj ĝi elsekiĝis;
Kaj Li kondukis ilin tra la abismoj, kiel tra la dezerto. 10 Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto,
Kaj Li liberigis ilin en la mano de la malamiko. 11 Kaj la akvo kovris iliajn kontraŭulojn;
Eĉ unu el ili ne restis. 12 Tiam ili ekkredis al Liaj vortoj,
Ili ekkantis Lian gloron. 13 Sed baldaŭ ili forgesis Liajn farojn,
Ili ne fidis Lian konsilon. 14 Ili fordonis sin al siaj kapricoj en la dezerto,
Kaj ili incitis Dion en la stepo. 15 Kaj Li plenumis ilian deziron,
Sed Li sendis pereon al iliaj animoj. 16 Ili enviis Moseon en la tendaro,
Aaronon, sanktulon de la Eternulo. 17 Malfermiĝis la tero kaj englutis Datanon,
Kaj kovris la anaron de Abiram. 18 Kaj ekbrulis fajro en ilia anaro,
Flamo forbruligis la malvirtulojn. 19 Ili faris bovidon ĉe Ĥoreb,
Kaj adorkliniĝis antaŭ fandaĵo. 20 Ili ŝanĝis sian honoron
En bildon de bovo, kiu manĝas herbon. 21 Ili forgesis Dion, sian savanton,
Kiu faris grandajn farojn en Egiptujo, 22 Miraklojn en la lando de Ĥam,
Timindaĵojn apud la Ruĝa Maro. 23 Kaj Li decidis ekstermi ilin;
Sed Moseo, Lia elektito, stariĝis antaŭ Li ĉe la fendo,