Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/519

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Por forklini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu. 24 Kaj ili malŝatis la dezirindan landon,
Ili ne kredis al Lia vorto. 25 Ili murmuris en siaj tendoj,
Kaj ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo. 26 Tial Li ĵuris al ili per levo de Sia mano,
Por faligi ilin en la dezerto, 27 Kaj por disfaligi ilian semon inter la popoloj,
Kaj disĵeti ilin en la landojn. 28 Kaj ili aliĝis al Baal-Peor,
Kaj manĝis oferricevojn de malvivuloj. 29 Kaj ili kolerigis Lin per siaj faroj;
Kaj disvastiĝis inter ili epidemio. 30 Kaj stariĝis Pineĥas kaj aranĝis juĝon;
Kaj la epidemio haltis. 31 Kaj tio estas kalkulita al li kiel bonfaro,
Por ĉiuj generacioj kaj eterne. 32 Kaj ili kolerigis Lin ĉe la akvo de Meriba,
Kaj pro ili fariĝis malbono al Moseo; 33 Ĉar ili maldolĉigis lian spiriton,
Kaj li eldiris ion nepripensitan per sia buŝo. 34 Ili ne ekstermis la popolojn,
Pri kiuj diris al ili la Eternulo; 35 Sed ili miksiĝis kun la popoloj
Kaj lernis iliajn farojn; 36 Ili servis al iliaj idoloj,
Kaj ĉi tiuj fariĝis reto por ili. 37 Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj; 38 Kaj ili verŝis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj,
Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj;
Kaj la tero malpuriĝis de sango. 39 Kaj ili malpuriĝis per siaj faroj,
Kaj malĉastiĝis per siaj agoj. 40 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Lia popolo,
Kaj Li abomenis Sian heredon; 41 Kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj,
Kaj iliaj malamantoj ekregis super ili. 42 Kaj premis ilin iliaj malamikoj,
Kaj sub la manoj de ĉi tiuj ili humiliĝis. 43 Multajn fojojn Li ilin savis;
Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj,
Kaj ili senfortiĝis pro sia krimeco. 44 Sed Li ekrigardis ilian suferon,
Kiam Li aŭdis ilian kriadon; 45 Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili,
Kaj Li ekbedaŭris laŭ Sia granda favorkoreco; 46 Kaj Li aperigis kompaton por ili
Ĉe ĉiuj iliaj malliberigintoj. 47 Savu nin, ho Eternulo, nia Dio,
Kaj kolektu nin el inter la popoloj,
Por glori Vian sanktan nomon,
Por triumfi pro Via gloro. 48 Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, de eterne ĝis eterne.
Kaj la tuta popolo diru: Amen.
Haleluja!


LIBRO KVINA

1 Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona;
Ĉar eterna estas Lia boneco: 2 Diru la liberigitoj de la Eternulo,
Kiujn Li liberigis el la mano de malamiko, 3 Kiujn Li kolektis el la landoj,
De oriento kaj okcidento,
De nordo kaj de la maro. 4 Ili vagis en la dezerto, laŭ vojo senviva,
Urbon loĝatan ili ne trovis; 5 Ili malsatis kaj soifis,
Ilia animo en ili senfortiĝis. 6 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero,
Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero. 7 Kaj Li kondukis ilin laŭ ĝusta vojo,
Ke ili venu al urbo loĝata. 8 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco,
Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj. 9 Ĉar Li satigis animon soifantan,
Kaj animon malsatan Li plenigis per bonaĵo.