Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/520

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

10 Ili sidis en mallumo kaj en ombro de morto,
Katenitaj de mizero kaj fero; 11 Ĉar ili malobeis la vortojn de Dio
Kaj malŝatis la decidon de la Plejaltulo. 12 Kaj Li frapis ilian koron per sufero;
Ili falis, kaj neniu helpis. 13 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero,
Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero. 14 Li eligis ilin el mallumo kaj ombro de morto,
Kaj iliajn ligilojn Li disŝiris. 15 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco,
Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj. 16 Ĉar Li rompis kuprajn pordojn,
Kaj disbatis ferajn riglilojn. 17 La malsaĝuloj suferis pro siaj pekaj vojoj
Kaj pro siaj krimoj; 18 Ĉiujn manĝojn abomenis ilia animo,
Kaj ili atingis la pordegon de la morto. 19 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero,
Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero. 20 Li sendis Sian vorton,
Kaj Li sanigis ilin kaj savis ilin de la tombo. 21 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco,
Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj. 22 Kaj ili oferdonu dankajn oferojn,
Kaj rakontu Liajn farojn kun kantado. 23 Kiuj veturas per ŝipoj sur la maro,
Kiuj komercas sur grandaj akvoj, 24 Tiuj vidis la farojn de la Eternulo
Kaj Liajn miraklojn en la profundo. 25 Li diris, kaj aperis granda ventego
Kaj alte levis ĝiajn ondojn: 26 Ili leviĝas ĝis la ĉielo, malleviĝas en la abismojn;
Ilia animo konsumiĝas de sufero; 27 Ili iras ĉirkaŭe kaj ŝanceliĝas kiel ebriulo,
Kaj ilia tuta saĝeco malaperas. 28 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero,
Kaj Li eligis ilin el ilia mizero. 29 Li kvietigis la ventegon,
Kaj ĝiaj ondoj silentiĝis. 30 Kaj ili ekĝojis, kiam fariĝis silente;
Kaj Li alkondukis ilin al la dezirata haveno. 31 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco,
Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj. 32 Kaj ili altigu Lin en popola kunveno,
Kaj en kunsido de plejaĝuloj ili Lin laŭdu. 33 Li ŝanĝas riverojn en dezerton,
Kaj fontojn de akvo en sekaĵon; 34 Fruktoportan teron en salan dezerton,
Pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj. 35 Li ŝanĝas dezerton en lagon,
Kaj sekan teron en fontojn de akvo; 36 Kaj Li loĝigas tie malsatulojn,
Kaj ili konstruas urbon loĝatan. 37 Kaj ili prisemas kampojn,
Plantas vinberujojn, kaj ricevas fruktojn. 38 Kaj Li ilin benas, kaj ili tre multiĝas,
Kaj brutoj ne mankas al ili. 39 Kaj kiam ili estas tre malmultaj kaj malfortaj
Pro la premanta malbono kaj mizero, 40 Li verŝas honton sur eminentulojn,
Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja. 41 Malriĉulon Li altigas el mizero,
Kaj kreas familiojn kiel ŝafojn. 42 La virtuloj tion vidas, kaj ĝojas;
Kaj ĉia malboneco fermas sian buŝon. 43 Kiu estas saĝa, tiu tion observu,
Kaj oni komprenu la favoraĵojn de la Eternulo.

Kanto. Psalmo de David.


1 Fortika estas mia koro, ho Dio;
Mi kantos kaj gloros kun mia honoro. 2 Vekiĝu, psaltero kaj harpo;
Mi vekos la matenan ĉielruĝon. 3 Mi gloros Vin, ho Eternulo, inter la popoloj;