Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/522

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

25 Kaj mi fariĝis mokataĵo por ili;
Kiam ili vidas min, ili balancas sian kapon. 26 Helpu min, ho Eternulo, mia Dio;
Savu min laŭ Via boneco. 27 Kaj oni sciu, ke tio estas Via mano;
Ke Vi, ho Eternulo, tion faris. 28 Ili malbenas, sed Vi benu;
Ili leviĝis, sed ili estos hontigitaj, kaj Via sklavo ĝojos. 29 Miaj kontraŭuloj kovriĝu per malhonoro,
Kaj ili envolviĝu en sian honton kiel en veston. 30 Mi forte gloros la Eternulon per mia buŝo,
Kaj meze de multaj homoj mi Lin laŭdos. 31 Ĉar Li staras ĉe la dekstra flanko de malriĉulo,
Por savi lin de tiuj, kiuj juĝas lian animon.

Psalmo de David.


1 La Eternulo diris al mia sinjoro: Sidu dekstre de Mi,
Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. 2 La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion:
Regu inter viaj malamikoj. 3 En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi
en sankta ornamo.
De la komenco de matenruĝo aliĝas al vi la roso de via junularo. 4 La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos;
Vi estas pastro por ĉiam,
Laŭ la maniero de Melkicedek. 5 La Sinjoro ĉe via dekstra flanko
Frapas reĝojn en la tago de Sia kolero. 6 Li juĝos inter la popoloj, inter plene da kadavroj;
Li frakasos la ĉefon de granda lando. 7 Li trinkos el rivero sur la vojo;
Tial li levos la kapon.

1 Haleluja!
Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro,
En rondo de piuloj kaj en kunveno. 2 Grandaj estas la faroj de la Eternulo,
Serĉataj de ĉiuj, kiuj ilin amas. 3 Bela kaj majesta estas Lia verko,
Kaj Lia justeco restas eterne. 4 Memorindaj Li faris Siajn miraklojn;
Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo. 5 Li donas manĝon al tiuj, kiuj Lin timas;
Li memoras eterne Sian interligon. 6 La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo,
Doninte al ili la heredon de gentoj. 7 La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco;
Perfektaj estas ĉiuj Liaj ordonoj; 8 Ili estas fortikaj por eterne,
Faritaj per vero kaj honesto. 9 Liberigon Li sendis al Sia popolo;
Li aranĝis por ĉiam Sian interligon.
Sankta kaj respektinda estas Lia nomo. 10 Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo;
Bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj.
Lia gloro restas eterne.