Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/523

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

1 Haleluja!
Gloru, sklavoj de la Eternulo,
Gloru la nomon de la Eternulo. 2 La nomo de la Eternulo estu benata
De nun kaj eterne. 3 De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo
Estas glorata la nomo de la Eternulo. 4 Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo;
Super la ĉielo estas Lia gloro. 5 Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio,
Kiu sidas alte, 6 Kiu kliniĝas por rigardi
La ĉielon kaj la teron, 7 Kiu el la polvo restarigas mizerulon,
El la koto levas malriĉulon, 8 Por sidigi lin kun eminentuloj,
Kun la eminentuloj de lia popolo? 9 Li donas familion al senfruktulino,
Kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj.
Haleluja!

1 Kiam Izrael eliris el Egiptujo,
La domo de Jakob el fremda popolo, 2 Tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo,
Izrael Lia regno. 3 La maro vidis kaj forkuris,
Jordan turniĝis malantaŭen; 4 La montoj saltis kiel ŝafoj,
La montetoj kiel ŝafidoj. 5 Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris?
Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen? 6 Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj,
Montetoj, kiel ŝafidoj? 7 Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero,
Antaŭ la Dio de Jakob, 8 Kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo,
Graniton en akvodonan fonton.

1 Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni,
Sed al Via nomo donu honoron,
Pro Via favorkoreco, pro Via vereco. 2 Kial devas diri la popoloj:
Kie do estas ilia Dio? 3 Sed nia Dio estas en la ĉielo;
Ĉion, kion Li deziras, Li faras. 4 Iliaj idoloj estas arĝento kaj oro,
Faritaĵo de homaj manoj. 5 Buŝon ili havas, sed ne parolas;
Okulojn ili havas, sed ne vidas; 6 Orelojn ili havas, sed ne aŭdas;
Nazon ili havas, sed ne flaras; 7 Manojn ili havas, sed ne palpas;
Piedojn ili havas, sed ne iras;
Ili ne donas sonon per sia gorĝo. 8 Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj,
Ĉiuj, kiuj ilin fidas. 9 Ho Izrael, fidu la Eternulon;
Li estas ilia helpo kaj ŝildo. 10 Ho domo de Aaron, fidu la Eternulon;
Li estas ilia helpo kaj ŝildo. 11 Ho timantoj de la Eternulo, fidu la Eternulon;
Li estas ilia helpo kaj ŝildo. 12 La Eternulo nin memoras, Li benas,
Li benas la domon de Izrael,
Li benas la domon de Aaron; 13 Li benas la timantojn de la Eternulo,
La malgrandajn kaj la grandajn. 14 La Eternulo vin multigu,
Vin kaj viajn infanojn. 15 Vi estas benitaj de la Eternulo,
Kiu faris la ĉielon kaj la teron. 16 La ĉielo estas ĉielo de la Eternulo,
Sed la teron Li donis al la homidoj. 17 Ne la mortintoj gloros la Eternulon,
Kaj ne tiuj, kiuj foriris en la silentejon. 18 Sed ni benos la Eternulon
De nun kaj eterne.
Haleluja!

1 Mi amas, ke la Eternulo aŭdas mian voĉon
Kaj mian petegon, 2 Ke Li klinis Sian orelon al mi;
Kaj en miaj tagoj mi Lin vokos. 3 Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto,
Kaj turmentoj de Ŝeol min trafis;
Suferon kaj ĉagrenon mi trovis. 4 Sed la nomon de la Eternulo mi vokis:
Ho Eternulo, savu mian animon. 5 Favorkora estas la Eternulo kaj justa,
Kaj nia Dio estas kompatema. 6 La Eternulo gardas la simplanimulojn;
Mi estis en mizero, kaj Li min savis. 7 Revenu, ho mia animo, al via trankvileco,
Ĉar la Eternulo faris al vi bonon.