Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/525

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ni benas vin el la domo de la Eternulo. 27 La Eternulo estas Dio, kaj Li lumas al ni.
Aranĝu la festan procesion kun branĉoj ĝis la kornoj de la altaro. 28 Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras;
Mia Dio, Vin mi altigas. 29 Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona;
Ĉar eterna estas Lia boneco.

Ĉi tiu psalmo estas dividita en dudek du egalajn partojn.
En la Hebrea originalo la unuaj vortoj de la ok versoj en ĉiu parto komenciĝas ĉiuj per la litero supremontrita.

א ALEF

1 Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula,
Kiuj iras laŭ la leĝo de la Eternulo. 2 Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn,
Kiuj serĉas Lin per la tuta koro; 3 Ili ne faras malbonagon,
Ili iras laŭ Liaj vojoj. 4 Vi ordonis al ni,
Forte observi Viajn leĝojn. 5 Ho, estu fortikaj miaj vojoj,
Ke mi observu Viajn leĝojn! 6 Tiam mi ne bezonos honti,
Kiam mi atentos ĉiujn Viajn ordonojn. 7 Mi gloros Vin el pura koro,
Lernante la juĝojn de Via justeco.

8 Viajn leĝojn mi observos;
Ne forlasu min tute.


ב BET


9 Per kio junulo povas purigi sian vojon?
Per plenumado laŭ Viaj vortoj. 10 Per mia tuta koro mi Vin serĉas;
Ne lasu min deflankiĝi de Viaj ordonoj. 11 En mia koro mi konservas Vian diron,
Por ke mi ne peku antaŭ Vi. 12 Benata Vi estas, ho Eternulo;
Instruu al mi Viajn leĝojn. 13 Per miaj lipoj mi rakontas
Ĉiujn decidojn de Via buŝo. 14 Pri la vojo de Viaj leĝoj mi ĝojas,
Kiel pri granda riĉeco. 15 Pri Viaj ordonoj mi meditas,
Kaj mi rigardas Viajn vojojn.

16 Mi havas plezuron de Viaj leĝoj,
Mi ne forgesas Vian vorton.


ג GIMEL


17 Bonfaru al Via sklavo,
Ke mi vivu kaj plenumu Vian vorton. 18 Malfermu miajn okulojn,
Ke mi vidu miraklojn de Via instruo. 19 Migranto mi estas sur la tero;
Ne kaŝu antaŭ mi Viajn ordonojn. 20 Elturmentiĝis mia animo
De senĉesa sintirado al Viaj juĝoj. 21 Vi humiligas la malbenitajn fierulojn,
Kiuj dekliniĝas de Viaj ordonoj. 22 Forigu de mi honton kaj malhonoron,
Ĉar mi observas Viajn decidojn. 23 Eĉ kiam sidas eminentuloj kaj parolas kontraŭ mi,
Via sklavo meditas pri Viaj leĝoj.

24 Viaj decidoj estas mia plezuro,
Miaj konsilantoj.


ד DALET


25 Mia animo algluiĝis al la polvo;
Vivigu min laŭ Via vorto. 26 Mi raportis pri miaj vojoj, kaj Vi aŭskultis min;
Instruu al mi Viajn leĝojn. 27 Komprenigu al mi la vojon de Viaj ordonoj;
Kaj mi meditos pri Viaj mirakloj. 28 Konsumiĝis mia animo pro malĝojo;
Restarigu min laŭ Via vorto. 29 La vojon de malvero deturnu de mi,
Kaj donacu al mi Vian instruon. 30 La vojon de la vero mi elektis,
Mi sopiris al Viaj leĝoj. 31 Mi alkroĉiĝis al Viaj ordonoj;
Ho Eternulo, ne hontigu min.

32 Mi kuras laŭ la vojo de Viaj leĝoj,
Ĉar Vi larĝigas mian koron.


ה HE


33 Montru al mi, ho Eternulo, la vojon de Viaj leĝoj,
Kaj mi ĝin sekvos ĝis la fino. 34 Komprenigu al mi, kaj mi sekvos Vian instruon,
Kaj mi konservos ĝin per la tuta koro. 35 Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj,
Ĉar en ĝi mi havas plezuron. 36 Klinu mian koron al Viaj leĝoj,
Sed ne al profito.