Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/526

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

37 Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsaĵon;
Vivigu min per Viaj vojoj. 38 Plenumu al Via sklavo Vian diron,
Kiu koncernas respekton por Vi. 39 Forigu mian malhonoron, kiun mi timas;
Ĉar Viaj juĝoj estas bonaj.

40 Jen mi deziregas Viajn ordonojn;
Per Via justeco vivigu min.


ו VAV


41 Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo,
Via helpo, konforme al Via vorto, 42 Ke mi povu doni respondon al mia insultanto;
Ĉar mi fidas Vian vorton. 43 Ne forprenu tute de mia buŝo la vorton de vero,
Ĉar mi esperas al Viaj juĝoj. 44 Kaj mi konservos Vian instruon
Ĉiam kaj eterne. 45 Kaj mi iros en libereco,
Ĉar mi serĉas Viajn ordonojn. 46 Kaj mi parolos pri Viaj leĝoj antaŭ reĝoj,
Kaj mi ne hontos. 47 Kaj mi havos plezuron de Viaj ordonoj,
Kiujn mi amas.

48 Kaj mi etendos miajn manojn al Viaj ordonoj, kiujn mi amas,
Kaj mi meditos pri Viaj leĝoj.


ז ZAIN


49 Rememoru la vorton al Via sklavo,
Pri kio Vi min esperigis. 50 Ĉi tio estas mia konsolo en mia mizero,
Ke Via vorto min revivigas. 51 Fieruloj tre forte min mokas,
Sed de Via instruo mi ne dekliniĝis. 52 Mi rememoras Viajn juĝojn de tempoj tre antikvaj, ho Eternulo,
Kaj mi konsoliĝas. 53 Flama furiozo min kaptas pro la malvirtuloj,
Kiuj forlasas Vian leĝon. 54 Viaj leĝoj estas por mi kantoj
En la domo de mia migrado. 55 Mi rememoras en la nokto Vian nomon, ho Eternulo,
Kaj mi plenumas Vian instruon.

56 Tio fariĝis al mi,
Ĉar mi observas Viajn ordonojn.


ח ĤET


57 Mi diris: Mia sortaĵo estas, ho Eternulo,
Plenumi Viajn vortojn. 58 Mi petegas antaŭ Vi per la tuta koro:
Korfavoru min, konforme al Via vorto. 59 Mi esploris miajn vojojn
Kaj direktis miajn paŝojn al Viaj leĝoj. 60 Mi rapidas kaj ne prokrastas,
Por plenumi Viajn ordonojn. 61 Retoj de malvirtuloj min ĉirkaŭis;
Sed Vian instruon mi ne forgesis. 62 En la mezo de la nokto mi leviĝas,
Por glori Vin por Viaj justaj juĝoj. 63 Mi estas kamarado por ĉiuj,
Kiuj Vin timas kaj kiuj observas Viajn ordonojn.

64 De Via boneco, ho Eternulo, la tero estas plena;
Instruu al mi Viajn leĝojn.


ט TET


65 Bonon Vi faris al Via sklavo, ho Eternulo,
Konforme al Via vorto. 66 Bonajn morojn kaj scion instruu al mi,
Ĉar al Viaj ordonoj mi kredas. 67 Antaŭ ol mi suferis, mi erarvagis,
Sed nun mi observas Vian vorton. 68 Vi estas bona kaj bonfara;
Instruu al mi Viajn leĝojn. 69 Fieruloj plektis mensogon pri mi;
Sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn. 70 Grasiĝis kiel sebo ilia koro;
Sed mi havas plezuron de Via instruo. 71 Bone estas al mi, ke mi suferis,
Por ke mi lernu Viajn leĝojn.

72 Pli bona estas por mi la instruo de Via buŝo,
Ol miloj da oreroj kaj arĝenteroj.


י JOD


73 Viaj manoj min kreis kaj fortikigis;
Prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn. 74 Viaj timantoj min vidos kaj ĝojos,
Ĉar mi fidis Vian vorton. 75 Mi scias, ho Eternulo, ke Viaj juĝoj estas justaj,
Kaj ke Vi juste min suferigis. 76 Via boneco estu do mia konsolo,