Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/533

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Li aperigas fulmojn en la pluvo,
Li elirigas la venton el Siaj provizejoj. 8 Li batis la unuenaskitojn en Egiptujo,
De homo ĝis bruto. 9 Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho Egiptujo,
Super Faraono kaj ĉiuj liaj sklavoj. 10 Li batis multajn popolojn,
Kaj mortigis potencajn reĝojn: 11 Siĥonon, reĝon de la Amoridoj,
Kaj Ogon, reĝon de Baŝan,
Kaj ĉiujn regnojn Kanaanajn. 12 Kaj Li donis ilian landon kiel heredon,
Heredon al Lia popolo Izrael. 13 Ho Eternulo, Via nomo estas eterna;
Ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por ĉiuj generacioj. 14 Ĉar la Eternulo juĝos Sian popolon,
Kaj Li korfavoros Siajn sklavojn. 15 La idoloj de la popoloj estas arĝento kaj oro,
Faritaĵo de homaj manoj. 16 Buŝon ili havas, sed ne parolas;
Okulojn ili havas, sed ne vidas; 17 Orelojn ili havas, sed ne aŭdas;
Kaj ne ekzistas spiro en ilia buŝo. 18 Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj,
Ĉiuj, kiuj ilin fidas. 19 Ho domo de Izrael, benu la Eternulon;
Ho domo de Aaron, benu la Eternulon; 20 Ho domo de Levi, benu la Eternulon;
Ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon. 21 El Cion estu benata la Eternulo,
Kiu loĝas en Jerusalem.
Haleluja!

1 Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona,
Ĉar eterna estas Lia boneco. 2 Gloru la Dion de la dioj,
Ĉar eterna estas Lia boneco. 3 Gloru la Sinjoron de la sinjoroj,
Ĉar eterna estas Lia boneco. 4 La sola faranto de grandaj mirakloj,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 5 Kiu saĝege kreis la ĉielon,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 6 Kiu etendis la teron super la akvo,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 7 Kiu kreis grandajn lumojn,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 8 La sunon, por regi en la tago,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 9 La lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 10 Kiu batis Egiptujon en ĝiaj unuenaskitoj,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 11 Kaj elkondukis el ĝia mezo Izraelon,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 12 Per forta mano kaj etendita brako,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 13 Kiu fendis la Ruĝan Maron en du partojn,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 14 Kaj trairigis Izraelon tra ĝi,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 15 Kaj enĵetis Faraonon kaj lian militistaron en la Ruĝan Maron,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 16 Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 17 Kiu batis grandajn reĝojn,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 18 Kaj mortigis reĝojn potencajn,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 19 Siĥonon, reĝon de la Amoridoj,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 20 Kaj Ogon, reĝon de Baŝan,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 21 Kaj donis ilian landon kiel heredon,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 22 Heredon al Lia sklavo Izrael,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 23 Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 24 Kaj liberigis nin de niaj premantoj,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 25 Kiu donas panon al ĉiu karno,
Ĉar eterna estas Lia boneco. 26 Gloru la Dion de la ĉielo,
Ĉar eterna estas Lia boneco.

1 Apud la riveroj de Babel
Ni sidis kaj ploris,
Rememorante Cionon. 2 Sur la salikoj tie
Ni pendigis niajn harpojn. 3 Ĉar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn,