Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/532

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiel estas en mi mia animo. 3 Ho Izrael, fidu la Eternulon,
De nun kaj eterne.

Kanto de suprenirado.

1 Rememoru, ho Eternulo,
Davidon kaj ĉiujn liajn suferojn; 2 Ke li ĵuris al la Eternulo,
Kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob: 3 Mi ne eniros en la ŝirmejon de mia domo,
Mi ne supreniros sur la liton, pretigitan por mi; 4 Mi ne donos dormon al miaj okuloj,
Nek dormeton al miaj palpebroj, 5 Ĝis mi trovos lokon por la Eternulo,
Loĝejon por la Potenculo de Jakob. 6 Jen ni aŭdis, ke ĝi estas en Efrata;
Ni ĝin trovis sur arbara kampo. 7 Ni iru en Lian loĝejon,
Ni kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj. 8 Leviĝu, ho Eternulo, en Vian ripozejon,
Vi kaj la kesto de Via potenco. 9 Viaj pastroj vestiĝu per justeco,
Kaj Viaj fideluloj triumfu. 10 Pro David, Via sklavo,
Ne forturnu la vizaĝon de Via sanktoleito. 11 La Eternulo ĵuris al David veron, kaj Li ne dekliniĝos de ĝi:
Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono; 12 Se viaj filoj observos Mian interligon kaj Mian leĝon,
kiunMi instruos al ili,
Tiam ankaŭ iliaj filoj eterne sidos sur via trono. 13 Ĉar la Eternulo elektis Cionon,
Kaj deziris, ke ĝi estu loĝejo por Li: 14 Ĉi tio estas Mia ripozejo por eterne;
Ĉi tie Mi loĝos, ĉar ĝin Mi ekdeziris. 15 Ĝian nutraĵon Mi abunde benos,
Ĝiajn malriĉulojn Mi satigos per pano. 16 Kaj ĝiajn pastrojn Mi vestos per savo;
Kaj ĝiaj fideluloj ĝojos kaj triumfos. 17 Tie Mi elkreskigos kornon al David,
Tie Mi aranĝos lumilon por Mia sanktoleito. 18 Liajn malamikojn Mi kovros per honto;
Sed sur li brilos lia krono.

Kanto de suprenirado. De David.

1 Jen, kiel bone kaj ĉarme estas,
Se fratoj vivas kune! 2 Kiel la bona oleo,
Kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron,
Kaj defluas sur la randon de lia vesto; 3 Kiel la roso,
Kiu de Ĥermon malleviĝas sur la montojn de Cion;
Ĉar tie la Eternulo donas la benon,
Vivon por eterne.

Kanto de suprenirado.

1 Nun benu la Eternulon, ĉiuj sklavoj de la Eternulo,
Kiuj en la noktoj staras en la domo de la Eternulo. 2 Levu la manojn al la sanktejo,
Kaj benu la Eternulon. 3 El Cion benu vin la Eternulo,
La Kreinto de la ĉielo kaj la tero.

1 Haleluja!
Gloru la nomon de la Eternulo,
Gloru, sklavoj de la Eternulo, 2 Kiuj staras en la domo de la Eternulo,
En la kortoj de la domo de nia Dio. 3 Gloru la Eternulon, ĉar la Eternulo estas bona;
Prikantu Lian nomon, ĉar ĝi estas ĉarma. 4 Ĉar Jakobon la Eternulo elektis al Si,
Izraelon kiel Sian trezoron. 5 Ĉar mi scias, ke la Eternulo estas granda
Kaj ke nia Sinjoro estas super ĉiuj dioj. 6 Ĉion, kion la Eternulo deziras, Li faras,
En la ĉielo kaj sur la tero, sur la maroj kaj en ĉiuj abismoj. 7 Li levas la nubojn de la randoj de la tero,