Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/537

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

10 Kiu donas helpon al la reĝoj,
Kiu savas Sian sklavon David de danĝera glavo. 11 Liberigu min, kaj savu min el la mano de fremduloj,
Kies buŝo parolas malveraĵon
Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo. 12 Niaj filoj kiel plantitaĵoj kreskas en sia juneco;
Niaj filinoj estas kiel skulptitaj kolonoj, ornamoj de palaco; 13 Niaj grenejoj estas plenaj, enhavas sufiĉe da greno de ĉiu
speco;
Niaj ŝafoj estas en la nombro de miloj kaj dekmiloj sur niaj paŝtejoj; 14 Niaj bovoj estas ŝarĝitaj;
Ne ekzistas difekto, ne ekzistas perdo, ne ekzistas ploro sur niaj stratoj; 15 Feliĉa estas la popolo, kiu havas tian staton;
Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo.

Glorkanto de David.

1 Mi altigos Vin, mia Dio, ho Reĝo,
Kaj mi benos Vian nomon ĉiam kaj eterne. 2 Ĉiutage mi Vin benos,
Kaj mi gloros Vian nomon ĉiam kaj eterne. 3 Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda,
Kaj Lia grandeco estas nemezurebla. 4 Generacio al generacio laŭdos Viajn farojn
Kaj rakontos pri Via potenco. 5 Pri la majesto de Via granda gloro
Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos. 6 La forton de Viaj timindaĵoj oni priparolos,
Kaj Vian grandecon mi rakontos. 7 Oni gloros la renomon de Via granda boneco,
Kaj oni prikantos Vian justecon. 8 Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo,
Longetolera kaj kun granda boneco. 9 La Eternulo estas bona por ĉiuj;
Lia favorkoreco estas super ĉiuj Liaj kreitaĵoj. 10 Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj Viaj kreitaĵoj,
Kaj Viaj fideluloj Vin benos. 11 Ili raportos pri la gloro de Via regno
Kaj parolos pri Via potenco, 12 Por sciigi al la homidoj Lian potencon
Kaj la majestan gloron de Lia regno. 13 Via reĝeco estas reĝeco eterna,
Kaj Via regado estas por ĉiuj generacioj. 14 La Eternulo subtenas ĉiujn falantojn
Kaj restarigas ĉiujn kurbigitojn. 15 Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi,
Kaj Vi donas al ili ilian manĝon en ĝia tempo. 16 Vi malfermas Vian manon
Kaj satigas favore ĉion vivantan. 17 Justa estas la Eternulo en ĉiuj Siaj vojoj
Kaj bona en ĉiuj Siaj faroj. 18 Proksima estas la Eternulo por ĉiuj, kiuj Lin vokas,
Por ĉiuj, kiuj vokas Lin sincere. 19 La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas,
Kaj ilian krion Li aŭdas kaj helpas ilin. 20 La Eternulo gardas ĉiujn Sian amantojn,
Kaj ĉiujn malvirtulojn Li ekstermas. 21 La gloron de la Eternulo eldiros mia buŝo,
Kaj ĉiu karno benu Lian sanktan nomon ĉiam kaj eterne.

1 Haleluja!
Gloru, ho mia animo, la Eternulon. 2 Mi gloros la Eternulon en la daŭro de mia tuta vivo,
Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos. 3 Ne fidu eminentulojn,
Homidon, kiu ne povas helpi. 4 Eliras lia spirito, li reiras en sian teron;
Kaj en tiu tago neniiĝas ĉiuj liaj intencoj. 5 Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob,
Kiu esperas al la Eternulo, lia Dio, 6 Kiu kreis la ĉielon kaj la teron,
La maron, kaj ĉion, kio estas en ili,<BR