Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/538

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiu gardas la veron eterne; 7 Kiu faras justecon al la prematoj,
Donas panon al la malsataj.
La Eternulo liberigas la malliberulojn; 8 La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj;
La Eternulo restarigas la kurbigitojn;
La Eternulo amas la virtulojn; 9 La Eternulo gardas la enmigrintojn,
Subtenas orfon kaj vidvinon;
Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas. 10 La Eternulo reĝas eterne,
Via Dio, ho Cion, por ĉiuj generacioj.
Haleluja!

1 Haleluja!
Ĉar estas bone kanti al nia Dio,
Ĉar agrabla estas la glorkantado. 2 La Eternulo konstruas Jerusalemon,
La elpelitojn de Izrael Li kolektas. 3 Li sanigas la korprematojn
Kaj bandaĝas iliajn vundojn. 4 Li kalkulas la stelojn,
Kaj al ili ĉiuj Li donas nomojn. 5 Granda estas nia Sinjoro kaj tre forta;
Lia saĝo estas nemezurebla. 6 La Eternulo altigas la humilulojn;
Sed la malvirtulojn Li malaltigas ĝis la tero. 7 Kantu al la Eternulo gloradon,
Muziku al nia Dio per harpo. 8 Li kovras la ĉielon per nuboj,
Pretigas por la tero pluvon,
Kreskigas sur la montoj herbon. 9 Li donas al la bruto ĝian nutraĵon,
Kaj al la korvidoj, kiuj krias. 10 Ne la forton de ĉevalo Li ŝatas;
Ne la femuroj de homo al Li plaĉas: 11 Plaĉas al la Eternulo Liaj timantoj,
Kiuj fidas Lian bonecon. 12 Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon;
Gloru vian Dion, ho Cion. 13 Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj,
Li benis viajn filojn interne de vi. 14 Li donas pacon al viaj limoj,
Li satigas vin per la plej bona el la tritiko. 15 Li sendas Sian ordonon al la tero;
Tre rapide kuras Lia vorto. 16 Li donas neĝon kiel lanon,
Li ŝutas prujnon kiel cindron. 17 Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn;
Kiu kontraŭstaros al Lia frosto? 18 Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas;
Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo. 19 Li sciigas al Jakob Sian vorton,
Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael. 20 Tiel Li ne faras al iu alia popolo;
Kaj Liajn decidojn ili ne scias.
Haleluja!

1 Haleluja!
Gloru la Eternulon el la ĉielo,
Gloru Lin en la alto. 2 Gloru Lin, ĉiuj Liaj anĝeloj;
Gloru Lin, ĉiuj Liaj militistaroj. 3 Gloru Lin, suno kaj luno;
Gloru Lin, ĉiuj lumaj steloj. 4 Gloru Lin, plej supraj ĉieloj,
Kaj la akvo, kiu estas super la ĉielo. 5 Ili gloru la nomon de la Eternulo;
Ĉar Li ordonis, kaj ili kreiĝis. 6 Kaj Li starigis ilin por ĉiam, por eterne;
Li donis leĝon, kiun ili ne malobeos. 7 Gloru la Eternulon el la tero,
Marmonstroj kaj ĉiuj abismoj; 8 Fulmo kaj hajlo, neĝo kaj nebulo,
Ventego, kiu plenumas Lian vorton; 9 Montoj kaj ĉiuj montetoj,
Fruktoportaj arboj kaj ĉiuj cedroj; 10 Bestoj kaj ĉiaj brutoj,
Rampaĵoj kaj flugilaj birdoj; 11 Reĝoj de la tero kaj ĉiuj popoloj,
Princoj kaj ĉiuj juĝantoj sur la tero; 12 Junuloj kaj junulinoj,
Maljunuloj kaj knaboj. 13 Ili gloru la nomon de la Eternulo,
Ĉar sole Lia nomo estas alta,
Lia majesto estas sur la tero kaj en la ĉielo. 14 Kaj Li altigis la kornon de Sia popolo,
La gloron de ĉiuj Liaj fideluloj,
De la filoj de Izrael, Lia plej proksima popolo.
Haleluja!

1 Haleluja!
Kantu al la Eternulo novan kanton,
Lian gloron en la anaro de fideluloj. 2 Izrael ĝoju pri sia Kreinto,