Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/539

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo. 3 Ili gloru Lian nomon en danco,
Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li. 4 Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo;
Li ornamas humilulojn per savo. 5 La fideluloj ĝoju en honoro,
Kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj. 6 Glorado al Dio estas en ilia buŝo,
Kaj dutranĉa glavo en ilia mano, 7 Por fari venĝon super la popoloj,
Punkorektadon super la gentoj; 8 Por malliberigi iliajn reĝojn per ĉenoj
Kaj iliajn eminentulojn per feraj katenoj; 9 Por fari super ili antaŭdestinitan juĝon.
Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj.
Haleluja!

1 Haleluja!
Gloru Dion en Lia sanktejo,
Gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto. 2 Gloru Lin por Liaj potencaj faroj,
Gloru Lin laŭ Lia granda majesto. 3 Gloru Lin per sonado de trumpeto,
Gloru Lin per psaltero kaj harpo. 4 Gloru Lin per tamburino kaj danco,
Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto. 5 Gloru Lin per laŭtaj cimbaloj,
Gloru Lin per tintantaj cimbaloj. 6 Ĉio spiranta gloru la Eternulon.
Haleluja!


LA SENTENCOJ DE SALAMONO


1 Sentencoj de Salomono, filo de David, reĝo de Izrael: 2 Por scii saĝon kaj moralinstruon;
Por kompreni parolojn de prudento; 3 Por ricevi instruon pri saĝo,
Vero, justo, kaj honesto; 4 Por doni al la malkleruloj spriton,
Al la junulo scion kaj singardemon. 5 Saĝulo aŭdu kaj plimultigu sian scion,
Kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn, 6 Por kompreni sentencon kaj retoraĵon,
La vortojn de saĝuloj kaj iliajn enigmojn. 7 La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado.
Saĝon kaj instruon malpiuloj malestimas. 8 Aŭskultu, mia filo, la instruon de via patro,
Kaj ne forĵetu la ordonon de via patrino; 9 Ĉar ili estas bela krono por via kapo,
Kaj ornamo por via kolo. 10 Mia filo, se pekuloj vin logos,
Ne sekvu ilin. 11 Se ili diros: Iru kun ni,
Ni embuskos por mortigi,
Ni senkaŭze insidos senkulpulojn; 12 Kiel Ŝeol ni englutos ilin vivajn,
Kaj la piulojn kiel irantajn en la tombon; 13 Ni trovos diversajn grandvaloraĵojn,
Ni plenigos niajn domojn per rabaĵo; 14 Vi lotos meze inter ni,
Unu monujo estos por ni ĉiuj: 15 Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili;
Gardu vian piedon de ilia vojstreko, 16 Ĉar iliaj piedoj kuras al malbono,
Kaj rapidas, por verŝi sangon. 17 Ĉar vane estas metata reto
Antaŭ la okuloj de ĉiu birdo. 18 Kaj ili embuskas sian propran sangon,
Ili insidas siajn proprajn animojn.