Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/540

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

19 Tiaj estas la vojoj de ĉiu, kiu avidas rabakiron;
Ĝi forprenas la vivon de sia posedanto. 20 La saĝo krias sur la strato;
Ĝi aŭdigas sian voĉon sur la placoj; 21 Ĝi vokas en la ĉefaj kunvenejoj, ĉe la pordegaj enirejoj;
En la urbo ĝi diras siajn parolojn. 22 Ĝis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion?
Kaj al blasfemantoj plaĉos blasfemado,
Kaj senprudentuloj malamos scion? 23 Returnu vin al mia predikado;
Jen mi eligos al vi mian spiriton,
Mi sciigos al vi miajn vortojn. 24 Ĉar mi vokis, kaj vi rifuzis;
Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis; 25 Kaj vi forĵetis ĉiujn miajn konsilojn,
Kaj miajn predikojn vi ne deziris: 26 Tial ankaŭ mi ridos ĉe via malfeliĉo;
Mi mokos, kiam timo vin atakos. 27 Kiam la timo atakos vin kiel uragano,
Kaj via malfeliĉo venos kiel ventego,
Kiam venos al vi mizero kaj sufero: 28 Tiam ili min vokos, sed mi ne respondos;
Ili min serĉos, sed min ne trovos. 29 Tial ke ili malamis scion,
Kaj timon antaŭ la Eternulo ili ne deziris havi, 30 Ili ne deziris miajn konsilojn,
Ili malestimis ĉiujn miajn predikojn: 31 Ili manĝu la fruktojn de sia agado,
Kaj ili satiĝu de siaj pripensoj. 32 Ĉar la kapricoj de la malsaĝuloj ilin mortigas,
Kaj la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas. 33 Sed kiu min aŭskultas, tiu loĝos sendanĝere,
Kaj estos trankvila, kaj ne timos malbonon.

1 Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn
Kaj konservos ĉe vi miajn ordonojn, 2 Ke via orelo atente aŭskultos saĝon
Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado; 3 Se vi vokos la prudenton
Kaj direktos vian voĉon al la saĝo: 4 Se vi serĉos ĝin kiel arĝenton,
Serĉegos kiel trezoron: 5 Tiam vi komprenos la timon antaŭ la Eternulo,
Kaj vi akiros konadon pri Dio. 6 Ĉar la Eternulo donas saĝon;
El Lia buŝo venas scio kaj kompreno. 7 Li havas helpon por la virtuloj;
Li estas ŝildo por tiuj, kiuj vivas pie. 8 Li gardas la iradon de la justo,
Kaj zorgas pri la vojo de Siaj piuloj. 9 Tiam vi komprenos veremon kaj juston
Kaj pion kaj ĉiun bonan vojon. 10 Ĉar saĝo venos en vian koron,
Kaj scio estos agrabla por via animo. 11 Bona konscio vin gvidos,
Prudento vin gardos, 12 Por savi vin de la vojo de malbono,
De homo, parolanta kontraŭveraĵon, 13 De tiuj, kiuj forlasas la ĝustan vojon,
Por iri la vojojn de mallumo, 14 Kiuj ĝojas, kiam ili faras malbonon,
Trovas plezuron en la malordo de la malboneco, 15 Kies vojoj estas malrektaj
Kaj kies irado deflankiĝis; 16 Por savi vin de fremda virino,
De edzino ne via, kies paroloj estas glataj, 17 Kiu forlasas la amikon de sia juneco,
Kaj forgesas la ligon de sia Dio; 18 Ĉar ŝia domo kondukas al morto,
Kaj ŝiaj paŝoj al la inferuloj; 19 Ĉiuj, kiuj eniras al ŝi, ne revenas,
Kaj ne reatingas la vojon de la vivo; 20 Ke vi iru la vojon de bonuloj,
Kaj sekvu la paŝosignojn de piuloj. 21 Ĉar la piuloj loĝos sur la tero,
Kaj la senpekuloj restos sur ĝi; 22 Sed la malpiuloj estos ekstermitaj de sur la tero,
Kaj la maliculoj estos malaperigitaj de tie.