Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/542

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

4 Kaj li instruis min, kaj diris al mi:
Via koro akceptu miajn vortojn;
Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos. 5 Akiru saĝon, akiru prudenton;
Ne forgesu, kaj ne deflankiĝu de la paroloj de mia buŝo. 6 Ne forlasu ĝin, kaj ĝi vin gardos;
Amu ĝin, kaj ĝi zorgos pri vi. 7 La komenco de saĝo estas: akiru saĝon;
Kaj por via tuta havo akiru prudenton. 8 Ŝatu ĝin alte, kaj ĝi vin altigos;
Kaj ĝi donos al vi honoron, se vi ĝin enbrakigos. 9 Ĝi donos ĉarman ornamon al via kapo;
Belan kronon ĝi donacos al vi. 10 Aŭskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn;
Kaj multiĝos la jaroj de via vivo. 11 Mi kondukos vin laŭ la vojo de saĝo;
Mi irigos vin sur rekta vojstreko. 12 Kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata;
Kaj kiam vi kuros, vi ne falpuŝiĝos. 13 Tenu forte la instruon, ne forlasu ĝin;
Konservu ĝin, ĉar ĝi estas via vivo. 14 La vojstrekon de malpiuloj ne iru,
Kaj ne ekpaŝu sur la vojo de malbonuloj; 15 Evitu ĝin, ne trapasu ĝin;
Flankiĝu de ĝi, kaj preterpasu. 16 Ĉar ili ne ekdormas, se ili ne faris malbonon;
Kaj ili perdas la dorman ripozon, se ili ne pekigis; 17 Ĉar ili manĝas panon de malpio
Kaj trinkas vinon de krimo. 18 Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo leviĝanta,
Kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo. 19 La vojo de malpiuloj estas kiel mallumo;
Ili ne scias, je kio ili falpuŝiĝos. 20 Mia filo, atentu miajn vortojn;
Klinu vian orelon al miaj paroloj. 21 Ili ne foriĝu de viaj okuloj;
Gardu ilin en via koro. 22 Ĉar ili estas vivo por tiuj, kiuj ilin trovis,
Kaj sanigaj por ilia tuta korpo. 23 Pli ol ĉion gardatan, gardu vian koron;
Ĉar el ĝi eliras la vivo. 24 Forigu de vi falsemon de la buŝo,
Kaj malicon de la lipoj malproksimigu de vi. 25 Viaj okuloj rigardu rekte,
Kaj viaj palpebroj direktiĝu rekte antaŭen. 26 Fortikigu la direkton de viaj piedoj,
Kaj ĉiuj viaj vojoj estu firmaj. 27 Ne ŝanceliĝu dekstren, nek maldekstren;
Forigu de malbono vian piedon.

1 Mia filo! atentu mian saĝon;
Al mia prudento klinu vian orelon, 2 Por ke vi konservu prudenton
Kaj via buŝo tenu scion. 3 Ĉar la buŝo de malĉastulino elverŝas mielon,
Kaj ŝia gorĝo estas pli glata ol oleo. 4 Sed ŝia sekvaĵo estas maldolĉa kiel absinto,
Akra kiel ambaŭtranĉa glavo. 5 Ŝiaj piedoj iras malsupren al la morto;
Ŝiaj paŝoj atingas Ŝeolon. 6 Ŝi ne iras rekte laŭ la vojo de vivo;
Ŝiaj paŝoj ŝanceliĝas, sed tion ŝi ne scias. 7 Kaj nun, infanoj, aŭskultu min,
Kaj ne forkliniĝu de la vortoj de mia buŝo. 8 Malproksimigu de ŝi vian vojon,
Kaj ne proksimiĝu al la pordo de ŝia domo, 9 Por ke vi ne fordonu al aliaj vian honoron
Kaj viajn jarojn al la kruelulo, 10 Por ke fremduloj ne satiĝu de via havo,
Kaj viaj laboroj ne estu en fremda domo, 11 Ĝis vi ĝemos en la fino,
Kiam konsumiĝos via karno kaj via korpo, 12 Kaj vi diros: Ho, kiel mi malamis instruon,
Kaj mia koro malŝatis moraligon! 13 Kaj mi ne aŭskultis la voĉon de miaj instruantoj,
Kaj mi ne klinis mian orelon al miaj lernigantoj.