Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/543

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

14 Mi estis preskaŭ en ĉia malbono
Meze de kunveno kaj societo. 15 Trinku akvon el via cisterno,
Kaj fluantan el via puto. 16 Viaj fontoj disfluu eksteren,
Akvaj torentoj en la stratojn. 17 Ili apartenu al vi sola,
Sed ne al aliaj kun vi. 18 Via fonto estu benata;
Kaj havu ĝojon de la edzino de via juneco. 19 Ŝi estas ĉarma kiel cervino,
Kaj aminda kiel ibeksino;
Ŝiaj karesoj ĝuigu vin en ĉiu tempo,
Ŝia amo ĉiam donu al vi plezuron. 20 Kaj kial, mia filo, vi volas serĉi al vi plezuron ĉe fremda virino
Kaj enbrakigi ne apartenantan al vi? 21 Ĉar antaŭ la okuloj de la Eternulo estas la vojoj de homo,
Kaj ĉiujn liajn irojn Li pripensas. 22 Liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon,
Kaj la ŝnuroj de lia peko lin tenos. 23 Li mortos pro manko de eduko;
Kaj la multo de lia senprudenteco lin devojigos.

1 Mia filo! se vi garantiis por via proksimulo
Kaj donis vian manon por aliulo, 2 Tiam vi enretiĝis per la vortoj de via buŝo,
Kaptiĝis per la vortoj de via buŝo. 3 Tiam, mia filo, agu tiel kaj saviĝu,
Ĉar vi falis en la mano de via proksimulo:
Iru, vigliĝu, kaj petegu vian proksimulon; 4 Ne lasu viajn okulojn dormi
Kaj viajn palpebrojn dormeti; 5 Savu vin, kiel gazelo, el la mano,
Kaj kiel birdo el la mano de la birdokaptisto. 6 Iru al la formiko, vi maldiligentulo;
Rigardu ĝian agadon, kaj saĝiĝu. 7 Kvankam ĝi ne havas estron,
Nek kontrolanton, nek reganton, 8 Ĝi pretigas en la somero sian panon,
Ĝi kolektas dum la rikolto sian manĝon. 9 Ĝis kiam, maldiligentulo, vi kuŝos?
Kiam vi leviĝos de via dormo? 10 Iom da dormo, iom da dormeto,
Iom da kunmeto de la manoj por kuŝado; 11 Kaj venos via malriĉeco kiel rabisto,
Kaj via senhaveco kiel viro armita. 12 Homo sentaŭga, homo malbonfarema,
Iras kun buŝo malica, 13 Donas signojn per la okuloj, aludas per siaj piedoj,
Komprenigas per siaj fingroj; 14 Perverseco estas en lia koro, li intencas malbonon;
En ĉiu tempo li semas malpacon. 15 Tial subite venos lia pereo;
Li estos rompita subite, kaj neniu lin sanigos. 16 Jen estas ses aferoj, kiujn la Eternulo malamas,
Kaj sep, kiujn Li abomenegas. 17 Arogantaj okuloj, mensogema lango,
Kaj manoj, kiuj verŝas senkulpan sangon, 18 Koro, kiu preparas malbonfarajn intencojn,
Piedoj, kiuj rapidas kuri al malbono, 19 Falsa atestanto, kiu elspiras mensogojn;
Kaj tiu, kiu semas malpacon inter fratoj. 20 Konservu, mia filo, la ordonon de via patro,
Kaj ne forĵetu la instruon de via patrino. 21 Ligu ilin por ĉiam al via koro,
Volvu ilin sur vian kolon. 22 Kiam vi iros, ili gvidos vin;
Kiam vi kuŝiĝos, ili vin gardos;
Kaj kiam vi vekiĝos, ili parolos kun vi. 23 Ĉar moralordono estas lumingo, kaj instruo estas lumo,
Kaj edifaj predikoj estas vojo de vivo, 24 Por gardi vin kontraŭ malbona virino,
Kontraŭ glata lango de fremdulino. 25 Ne deziregu en via koro ŝian belecon,
Kaj ne kaptiĝu per ŝiaj palpebroj. 26 Ĉar la kosto de publikulino estas nur unu pano;
Sed fremda edzino forkaptas la grandvaloran animon. 27 Ĉu iu povas teni fajron en sia sino tiel,