Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/558

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

9 En la orelojn de malsaĝulo ne parolu;
Ĉar li malŝatos la saĝecon de viaj vortoj. 10 Ne forŝovu la antikvajn limojn,
Kaj sur la kampon de orfoj ne iru. 11 Ĉar ilia Liberiganto estas forta;
Li defendos ilian aferon kontraŭ vi. 12 Elmetu vian koron al instruo
Kaj viajn orelojn al paroloj de prudento. 13 Ne malvolu puni knabon:
Se vi batos lin per kano, li ne mortos. 14 Vi batos lin per kano,
Kaj lian animon vi savos de Ŝeol. 15 Mia filo, se via koro estos saĝa,
Tiam ĝojos ankaŭ mia koro. 16 Kaj mia internaĵo ĝojos,
Kiam viaj lipoj parolos ĝustaĵon. 17 Via koro sin tiru ne al pekuloj,
Sed al timo antaŭ la Eternulo ĉiutage. 18 Ĉar ekzistas estonteco,
Kaj via espero ne perdiĝos. 19 Aŭskultu vi, mia filo, kaj estu saĝa,
Kaj direktu vian koron al la ĝusta vojo. 20 Ne estu inter la drinkantoj de vino,
Inter tiuj, kiuj manĝas tro da viando; 21 Ĉar drinkemulo kaj manĝegemulo malriĉiĝos,
Kaj dormemulo havos sur si ĉifonaĵojn. 22 Aŭskultu vian patron, kiu vin naskigis,
Kaj ne malŝatu vian patrinon, kiam ŝi maljuniĝos. 23 Veron aĉetu, kaj ne vendu saĝon
Kaj instruon kaj prudenton. 24 Grandan ĝojon havas patro de virtulo,
Kaj naskinto de saĝulo ĝojos pro li. 25 Via patro kaj via patrino ĝojos,
Kaj via naskintino triumfos. 26 Donu, mia filo, vian koron al mi,
Kaj al viaj okuloj plaĉu miaj vojoj. 27 Ĉar malĉastulino estas profunda foso,
Kaj fremda edzino estas malvasta puto. 28 Ŝi embuskas kiel rabisto,
Kaj kolektas ĉirkaŭ si perfidulojn. 29 Ĉe kiu estas ploro? ĉe kiu estas ĝemoj? ĉe kiu estas malpaco?
Ĉe kiu estas plendoj? ĉe kiu estas senkaŭzaj batoj?
Ĉe kiu estas malklaraj okuloj? 30 Ĉe tiuj, kiuj sidas malfrue ĉe vino,
Ĉe tiuj, kiuj venas, por gustumi aroman trinkaĵon. 31 Ne rigardu la vinon, kiel ruĝa ĝi estas,
Kiel ĝi brilas en la pokalo, kiel glate ĝi eniras: 32 En la fino ĝi mordas kiel serpento
Kaj pikas kiel vipuro. 33 Viaj okuloj vidos fremdaĵojn,
Kaj via koro parolos malĝustaĵojn. 34 Kaj vi estos kiel dormanto meze de la maro,
Kaj kiel dormanto sur la supro de masto. 35 Ili batis min, sed ĝi min ne doloris;
Ili frapis min, sed mi ne sentis;
Kiam mi vekiĝos, mi denove tion serĉos.

1 Ne sekvu malbonajn homojn,
Kaj ne deziru esti kun ili; 2 Ĉar ilia koro pensas pri perfortaĵo,
Kaj ilia buŝo parolas malbonaĵon. 3 Per saĝo konstruiĝas domo,
Kaj per prudento ĝi fortikiĝas; 4 Kaj per sciado la ĉambroj pleniĝas
Per ĉia havo grandvalora kaj agrabla. 5 Homo saĝa havas forton,
Kaj homo prudenta estas potenca. 6 Kun pripenso faru militon;
Kaj venko venas per multe da konsilantoj. 7 Tro alta estas la saĝo por malsaĝulo;
Ĉe la pordego li ne malfermos sian buŝon. 8 Kiu intencas fari malbonon,
Tiun oni nomas maliculo. 9 Malico de malsaĝulo estas peko;
Kaj blasfemanto estas abomenaĵo por homo. 10 Se vi montriĝis malforta en tago de mizero,
Via forto estas ja malgranda. 11 Savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi,
Kaj ne fortiriĝu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto. 12 Se vi diras: Ni tion ne sciis,
La esploranto de koroj ja komprenas,
Kaj la gardanto de via animo ja scias,