Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/559

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj Li redonas al homo laŭ liaj faroj. 13 Manĝu, mia filo, mielon, ĉar ĝi estas bona;
Kaj la mieltavolo estas dolĉa por via gorĝo; 14 Tia estas por via animo la sciado de saĝo, se vi ĝin trovis,
Kaj ekzistas estonteco, kaj via espero ne pereos. 15 Ne insidu, ho malvirtulo, kontraŭ la domo de virtulo;
Ne ataku lian ripozejon; 16 Ĉar sep fojojn virtulo falos, kaj tamen leviĝos;
Sed malvirtuloj implikiĝas en la malfeliĉo. 17 Kiam falas via malamiko, ne ĝoju,
Kaj ĉe lia malfeliĉo via koro ne plezuriĝu; 18 Ĉar eble la Eternulo vidos, kaj tio ne plaĉos al Li,
Kaj Li returnos de li Sian koleron. 19 Ne koleru kontraŭ malbonfarantoj,
Kaj ne enviu la malvirtulojn; 20 Ĉar la malbonulo ne havos estontecon;
La lumilo de malvirtuloj estingiĝos. 21 Timu, mia filo, la Eternulon kaj la reĝon;
Kun ribeluloj ne komunikiĝu. 22 Ĉar subite venos ilia pereo;
Kaj kiu scias, kiam venos la puno de ambaŭ? 23 Ankaŭ ĉi tio estas vortoj de saĝuloj:
Konsideri personojn ĉe juĝado estas ne bone. 24 Kiu diras al malvirtulo: Vi estas virtulo,
Tiun malbenos popoloj, tiun malamos gentoj. 25 Sed kiuj faras riproĉojn, tiuj plaĉas,
Kaj sur ilin venos bona beno. 26 Kiu respondas ĝustajn vortojn,
Tiu kisas per la lipoj. 27 Plenumu vian laboron ekstere,
Pretigu ĉion sur via kampo;
Kaj poste aranĝu vian domon. 28 Ne atestu sen kaŭzo kontraŭ via proksimulo;
Ĉu vi trompus per via buŝo? 29 Ne diru: Kiel li agis kontraŭ mi, tiel mi agos kontraŭ li;
Mi redonos al la homo laŭ lia faro. 30 Mi pasis tra kampo de homo maldiligenta
Kaj tra vinberĝardeno de sensaĝulo; 31 Kaj jen ĉie elkreskis urtiko,
Ĉio estas kovrita de dornoj,
Kaj la ŝtona muro estas detruita. 32 Kaj kiam mi vidis, mi prenis ĝin en mian koron,
Mi rigardis, kaj ricevis instruon: 33 Iom da dormo, iom da dormeto,
Iom da kunmeto de la manoj por kuŝado; 34 Kaj venos via malriĉeco kiel rabisto,
Kaj via senhaveco kiel viro armita.

1 Ankaŭ ĉi tio estas sentencoj de Salomono, kiujn kolektis la
viroj de Ĥizkija, reĝo de Judujo. 2 Honoro de Dio estas kaŝi aferon;
Sed honoro de reĝoj estas esplori aferon. 3 La ĉielo estas alta, la tero estas profunda,
Kaj la koro de reĝoj estas neesplorebla. 4 Forigu de arĝento la almiksaĵon,
Kaj la puriganto ricevos vazon. 5 Forigu malvirtulon de la reĝo,
Kaj lia trono fortikiĝos en justeco. 6 Ne montru vin granda antaŭ la reĝo,
Kaj sur la loko de eminentuloj ne stariĝu; 7 Ĉar pli bone estas, se oni diros al vi: Leviĝu ĉi tien,
Ol se oni malaltigos vin antaŭ eminentulo,
Kiun vidis viaj okuloj. 8 Ne komencu tuj disputi;
Ĉar kion vi faros poste, kiam via proksimulo vin hontigos? 9 Faru disputon kun via proksimulo mem,
Sed sekreton de aliulo ne malkaŝu; 10 Ĉar alie aŭdanto vin riproĉos,
Kaj vian babilon vi jam ne povos repreni. 11 Vorto dirita en ĝusta tempo
Estas kiel oraj pomoj sur retaĵo arĝenta. 12 Kiel ora orelringo kaj multekosta kolringo,