Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/560

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiel estas saĝa admonanto por aŭskultanta orelo. 13 Kiel malvarmo de neĝo en la tempo de rikolto,
Tiel estas fidela sendito por siaj sendintoj:
Li revigligas la animon de sia sinjoro. 14 Kiel nuboj kaj vento sen pluvo,
Tiel estas homo, kiu fanfaronas per dono, kiun li ne faras. 15 Per pacienco oni altiras al si potenculon,
Kaj mola parolo rompas oston. 16 Kiam vi trovis mielon, manĝu, kiom vi bezonas,
Por ke vi ne fariĝu tro sata kaj ne elvomu ĝin. 17 Detenu vian piedon de la domo de via proksimulo;
Ĉar alie vi tedus lin kaj li vin malamus. 18 Kiel martelo kaj glavo kaj akra sago
Estas tiu homo, kiu parolas pri sia proksimulo malveran ateston. 19 Kiel putra dento kaj malforta piedo
Estas nefidinda espero en tago de mizero. 20 Kiel demeto de vesto en tempo de malvarmo, kiel vinagro sur natro,
Tiel estas kantado de kantoj al koro suferanta. 21 Se via malamanto estas malsata, manĝigu al li panon;
Kaj se li estas soifa, trinkigu al li akvon; 22 Ĉar fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo,
Kaj la Eternulo vin rekompencos. 23 Norda vento kaŭzas pluvon,
Kaj ĉagrenita vizaĝo kaŝatan parolon. 24 Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento,
Ol kun malpacema edzino en komuna domo. 25 Kiel malvarma akvo por suferanto de soifo,
Tiel estas bona sciigo el lando malproksima. 26 Virtulo, kiu falas antaŭ malvirtulo,
Estas malklara fonto kaj malbonigita puto. 27 Ne bone estas manĝi tro multe da mielo;
Kaj ne glore estas serĉi sian gloron. 28 Homo, kiu ne povas regi sian spiriton,
Estas urbo detruita, kiu ne havas muron.

1 Kiel neĝo en somero, kaj kiel pluvo en tempo de rikolto,
Tiel ne konvenas honoro por malsaĝulo. 2 Kiel birdo forleviĝas, kiel hirundo forflugas,
Tiel senkaŭza malbeno ne efektiviĝas. 3 Vipo estas por ĉevalo, brido por azeno,
Kaj bastono por la dorso de malsaĝuloj. 4 Ne respondu al malsaĝulo laŭ lia malsaĝeco,
Por ke vi mem ne fariĝu egala al li. 5 Respondu al malsaĝulo laŭ lia malsaĝeco,
Por ke li ne estu saĝulo en siaj propraj okuloj. 6 Kiu komisias aferon al malsaĝulo,
Tiu tranĉas al si la piedojn kaj sin suferigas. 7 Kiel la kruroj de lamulo pendas peze,
Tiel estas sentenco en la buŝo de malsaĝuloj. 8 Kiel iu, kiu alligas ŝtonon al ĵetilo,
Tiel estas tiu, kiu faras honoron al malsaĝulo. 9 Kiel dorna kano en la mano de ebriulo,
Tiel estas sentenco en la buŝo de malsaĝuloj. 10 Kompetentulo ĉion bone faras;
Sed kiu dungas pasantojn, tiu dungas malsaĝulojn. 11 Kiel hundo revenas al sia vomitaĵo,
Tiel malsaĝulo ripetas sian malsaĝaĵon. 12 Ĉu vi vidas homon, kiu estas saĝa en siaj okuloj?
Estas pli da espero por malsaĝulo ol por li. 13 Maldiligentulo diras: Leono estas sur la vojo,
Leono estas sur la stratoj. 14 Pordo turniĝas sur sia hoko,
Kaj maldiligentulo sur sia lito. 15 Maldiligentulo ŝovas sian manon en la poton,
Kaj ne volas venigi ĝin al sia buŝo. 16 Maldiligentulo estas en siaj okuloj pli saĝa,