Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/573

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sekvu la paŝojn de la ŝafaro,
Kaj paŝtu viajn kapridojn ĉe la tendoj de la paŝtistoj. 9 Al la ĉevalino en la ĉaroj de Faraono
Mi komparas vin, ho mia amatino. 10 Belaj estas viaj vangoj sub la orelringoj,
Via kolo sub la laĉoj de perloj. 11 Orajn orelringojn ni faros al vi,
Kun arĝentaj enkrustaĵoj. 12 Dum la reĝo sidas ĉe la festotablo,
Mia nardo bonodoras. 13 Kiel fasko de mirho, restanta inter miaj mamoj,
Estas al mi mia amato. 14 Kiel floraro de kofero estas por mi mia amato,
En la vinberĝardenoj de En-Gedi. 15 Ho, vi estas bela, mia amatino; ho, vi estas ja bela;
Viaj okuloj estas kiel ĉe kolomboj. 16 Ho, vi estas bela, mia amato, kaj ĉarma;
Nia lito estas kiel freŝaj herboj; 17 La traboj de nia domo estas cedraj,
Niaj ĉevronoj estas abiaj.

1 Mi estas la lilio de Ŝaron,
La rozo de la valoj. 2 Kiel rozo inter la dornoj,
Tiel estas mia amatino inter la knabinoj. 3 Kiel pomarbo inter arboj nefruktaj,
Tiel estas mia amato inter la junuloj.
Mi sopiris al lia ombro, jen mi sidiĝis;
Kaj liaj fruktoj estas bongustaj al mia palato. 4 Li enkonduku min en vindomon,
Kaj lia standardo super mi estu la amo. 5 Plifortigu min per vinberkuko,
Refreŝigu min per pomsuko;
Ĉar mi estas malsana de amo. 6 Lia maldekstra mano estu sub mia kapo,
Lia dekstra ĉirkaŭprenu min. 7 Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem,
Je la gazeloj aŭ la cervoj de la kampo:
Ne veku nek sendormigu la amatinon,
Ĝis ŝi mem volos. 8 Ho, jen estas la voĉo de mia amato! Ho, jen li venas,
Rapidante sur la montoj, saltante sur la altaĵoj. 9 Mia amato similas al gazelo aŭ al cervo.
Ho, jen li staras post nia muro,
Rigardante tra la fenestro,
Sin montrante ĉe la krado. 10 Mia amato vokas, li parolas al mi:
Leviĝu, mia amatino, mia belulino, ho venu; 11 Ĉar la vintro jam forpasis,
La pluvo pasis kaj malaperis; 12 La floroj jam estas sur la tero;
La kantosezono jam alvenis,
Kaj la voĉo de la turto jam aŭdiĝas en nia lando; 13 La figarbo jam maturigas siajn fruktetojn,
La vinbertrunkoj siajn vinberetojn,
Kiuj jam bonodoras.
Leviĝu, mia amatino, mia belulino, kaj venu. 14 Ho mia kolombino, en la krevaĵoj de la roko, en la kaŝejo de
la rokkrutaĵo,
Montru al mi vian aspekton, aŭdigu al mi vian voĉon;
Ĉar via voĉo estas dolĉa, kaj via aspekto estas bela. 15 Kaptu al ni la ŝakalojn, la malgrandajn ŝakalojn,
La detruantojn de la vinberĝardenoj,
Kiam niaj vinberĝardenoj burĝonas. 16 Mia amato apartenas al mi,
Kaj mi apartenas al li,
Kiu paŝtas inter la rozoj. 17 Ĝis la tago malvarmetiĝos kaj la ombroj forkuros,
Turnu vin, ho amato, similiĝu al gazelo aŭ al cervo
Sur la montoj de aromaĵoj.

1 Sur mia kuŝejo dum la nokto mi serĉis tiun, kiun mia animo amas;
Mi serĉis lin, sed mi lin ne trovis. 2 Mi leviĝos, kaj irados tra la urbo;
Sur la stratoj kaj placoj mi serĉos tiun, kiun mia animo amas;