Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/574

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi serĉis lin, sed mi lin ne trovis. 3 La gardistoj, kiuj iradas tra la urbo, renkontis min,
Al ili mi demandis: Ĉu vi vidis tiun, kiun mia animo amas? 4 Kiam mi nur ekforiris de ili,
Mi renkontis tiun, kiun mia animo amas;
Mi tenis lin, kaj ne delasis lin,
Ĝis mi enkondukis lin en la domon de mia patrino,
Kaj en la ĉambron de ŝi, kiu naskis min. 5 Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem,
Je la gazeloj aŭ cervoj de la kampo:
Ne veku nek sendormigu la amatinon,
Ĝis ŝi mem volos. 6 Kiu estas ŝi, kiu venas el la dezerto, kiel kolono de fumo
Parfumita per mirho kaj olibano,
Per ĉiaj pudroj de la parfumisto? 7 Jen estas la lito de Salomono!
Sesdek fortuloj ĉirkaŭas ĝin
El la fortuloj de Izrael, 8 Ĉiuj tenantaj glavojn, kompetentaj batalantoj;
Ĉiu portas sian glavon ĉe sia femuro,
Pro la teruro de la nokto. 9 Edziĝan liton el la ligno de Lebanon
Konstruis al si la reĝo Salomono. 10 Ĝiajn kolonojn li konstruis el arĝento,
La ĉarpentaĵon el oro, la tegaĵon el purpuro;
La interno estas pavimita per la amo de la filinoj de Jerusalem. 11 Iru tien, ho filinoj de Cion, kaj vidu la reĝon Salomono,
Vestitan per la krono, per kiu lia patrino kronis lin en la
tago de lia edziĝofesto,
En la tago de la ĝojo de lia koro.

1 Vi estas bela, mia amatino, vi estas bela;
Viaj okuloj estas kolombaj, malantaŭ via vualo.
Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj,
Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead. 2 Viaj dentoj estas kiel tondotaj ŝafinoj,
Kiuj elvenas el la lavejo;
Ĉiuj estas en paroj,
Kaj ne mankas eĉ unu el ili. 3 Viaj lipoj estas kiel ruĝa fadeno,
Kaj via elparolado estas bela;
Kiel peco de granato, viaj vangoj aspektas
Malantaŭ via vualo. 4 Via kolo estas kiel la turo de David, kiu estas konstruita
kiel armiltenejo;
Mil ŝildoj pendas sur ĝi,
Ĉiuj ŝildoj de la potenculoj. 5 Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj, ĝemeloj de gazelino,
Kiuj sin paŝtas inter la rozoj. 6 Ĝis la tago malvarmetiĝos kaj la ombroj forkuros,
Mi foriros al la monto de mirho kaj al la altaĵo de olibano. 7 Via tutaĵo estas bela, mia amatino;
Vi ne havas difekton. 8 Kun mi el Lebanon venu, ho mia fianĉino,
Kun mi el Lebanon;
Rigardu malsupren de la pinto de Amana,
De la pinto de Senir kaj Ĥermon,
El la kavernoj de la leonoj,
De la montoj de la leopardoj. 9 Vi kortuŝis min, mia fratino, mia fianĉino;
Vi kortuŝis min per unu ekrigardo de viaj okuloj,
Per unu ĉeno de sur via kolo. 10 Kiel bela estas via amo, mia fratino, mia fianĉino!
Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino!
Kaj la bonodoro de viaj parfumaĵoj estas pli bona, ol ĉiaj
aromaĵoj! 11 Mielo gutadas el viaj lipoj, ho mia fianĉino;
Mielo kaj lakto kuŝas sub via lango;
Kaj la bonodoro de viaj vestoj estas kiel la bonodoro de
Lebanon. 12 Vi estas ĝardeno ŝlosita, ho mia fratino, mia fianĉino;
Vi estas fonto ŝlosita, puto sigelita. 13 Viaj kreskaĵoj estas paradizo de granatoj kun multevaloraj fruktoj,
Plena de koferoj kaj nardoj;