Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĝi estas fingro de Dio. Sed la koro de Faraono restis obstina, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.

20 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Leviĝu frue matene, kaj stariĝu antaŭ Faraono, kiam li iros al la akvo, kaj diru al li: Tiel diris la Eternulo: Forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru servon al Mi. 21 Ĉar se vi ne forliberigos Mian popolon, jen Mi venigos sur vin kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon kaj en viajn domojn fiinsektojn; kaj pleniĝos de la fiinsektoj la domoj de la Egiptoj, kaj ankaŭ la tero, sur kiu ili estas. 22 Kaj Mi distingos en tiu tago la teron de Goŝen, sur kiu troviĝas Mia popolo, ke tie ne estu fiinsektoj; por ke vi sciiĝu, ke Mi estas la Eternulo meze de la tero. 23 Kaj Mi faros apartigon inter Mia popolo kaj via popolo; morgaŭ okazos tiu signo. 24 Kaj la Eternulo faris tiel, kaj aperis multego da fiinsektoj en la domo de Faraono kaj en la domoj de liaj servantoj kaj en la tuta lando Egipta; difektiĝis la tero kaŭze de la fiinsektoj. 25 Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris: Iru, alportu oferon al via Dio en la lando. 26 Sed Moseo diris: Ne estas oportune fari tiel; ĉar abomenindaĵo por la Egiptoj estus nia oferado al la Eternulo, nia Dio; se oferadon abomenindan por la Egiptoj ni faros antaŭ iliaj okuloj, ĉu ili tiam nin ne ŝtonmortigos? 27 Vojon de tri tagoj ni iros en la dezerton, kaj ni faros oferon al la Eternulo, nia Dio, kiel Li diros al ni. 28 Tiam Faraono diris: Mi forliberigos vin, kaj vi faros oferon al la Eternulo, via Dio, en la dezerto; nur ne foriru malproksime; preĝu pro mi. 29 Kaj Moseo diris: Jen mi foriras de vi, kaj mi preĝos al la Eternulo, ke foriĝu la fiinsektoj for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia popolo morgaŭ; sed Faraono ne plu trompu, ne forliberigante la popolon, por fari oferon al la Eternulo. 30 Moseo eliris for de Faraono kaj preĝis al la Eternulo. 31 Kaj la Eternulo faris, kiel diris Moseo, kaj forigis la fiinsektojn for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia popolo; ne restis eĉ unu. 32 Sed Faraono obstinigis sian koron ankaŭ ĉi tiun fojon, kaj ne forliberigis la popolon.

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al Faraono, kaj diru al li: Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj: Forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru al Mi servon. 2 Ĉar se vi ne volos forliberigi kaj vi plue ilin retenos, 3 jen la mano de la Eternulo estos sur viaj brutoj, kiuj estas sur la kampo, sur la ĉevaloj, sur la azenoj, sur la kameloj, sur la bovoj, kaj sur la ŝafoj; estos sur ili tre forta pesto. 4 Kaj la Eternulo faros apartigon inter la brutoj de la Izraelidoj kaj la brutoj de la Egiptoj; kaj el ĉio, kio apartenas al la Izraelidoj, mortos nenio. 5 Kaj la Eternulo difinis tempon, dirante: Morgaŭ la Eternulo faros tiun aferon en la lando. 6 Kaj la Eternulo faris tion en la sekvanta tago, kaj mortis ĉiuj brutoj de la Egiptoj, sed el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis eĉ unu. 7 Faraono sendis, kaj oni vidis, ke el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis eĉ unu. Sed la koro de Faraono estis obstina, kaj li ne forliberigis la popolon.

8 Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron: Prenu al vi plenmanojn da cindro el la forno, kaj Moseo ĵetu ĝin al la ĉielo antaŭ la okuloj de Faraono. 9 Kaj ĝi fariĝos polvo super la tuta lando Egipta, kaj sur la homoj kaj sur la bestoj fariĝos el ĝi brulumaj abscesoj en la tuta lando Egipta. 10 Kaj ili prenis cindron el la forno kaj stariĝis antaŭ Faraono, kaj Moseo ĵetis ĝin al la ĉielo, kaj aperis brulumaj abscesoj sur la homoj kaj sur la bestoj. 11 Kaj la sorĉistoj ne povis teni sin antaŭ Moseo pro la abscesoj, ĉar la abscesoj estis sur la sorĉistoj kaj sur ĉiuj Egiptoj. 12 Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo al Moseo.

13 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Leviĝu frue matene kaj stariĝu antaŭ Faraono, kaj diru al li: Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj: Forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru al Mi servon. 14 Ĉar ĉi tiun fojon Mi sendos ĉiujn Miajn frapojn en vian koron kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon, por ke vi sciu, ke ne ekzistas simila al Mi sur la tuta tero. 15 Ĉar nun Mi etendus Mian manon kaj batus vin kaj vian popolon