Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

per pesto, kaj vi malaperus de la tero; 16 sed nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero. 17 Ankoraŭ vi retenas Mian popolon, kaj ne forliberigas ĝin. 18 Jen morgaŭ en ĉi tiu tempo Mi pluvigos tre grandan hajlon, tian, ke simila al ĝi ne estis en Egiptujo de post la tago de ĝia fondiĝo ĝis nun. 19 Kaj nun sendu, kolektu viajn brutojn, kaj ĉion, kion vi havas sur la kampo; sur ĉiun homon kaj bruton, kiuj troviĝos sur la kampo kaj ne kolektiĝos en la domon, falos la hajlo, kaj ili mortos. 20 Kiu el la servantoj de Faraono timis la vorton de la Eternulo, tiu rapide envenigis siajn sklavojn kaj brutojn en la domojn; 21 sed kiu ne atentis la vorton de la Eternulo, tiu lasis siajn sklavojn kaj siajn brutojn sur la kampo.

22 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon al la ĉielo, kaj venos hajlo en la tuta lando Egipta, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur ĉiujn herbojn de la kampo en la lando Egipta. 23 Kaj Moseo etendis sian bastonon al la ĉielo; kaj la Eternulo aperigis tondrojn kaj hajlon, kaj fajro iris sur la teron, kaj la Eternulo pluvigis hajlon sur la landon Egiptan. 24 Kaj estis hajlo, kaj fajro ekflamadis meze de la hajlo, en tiel forta grado, ke io simila neniam estis en la tuta lando Egipta de post la tempo, kiam en ĝi aperis popolo. 25 Kaj la hajlo batdifektis en la tuta lando Egipta ĉion, kio estis sur la kampo; homojn kaj brutojn kaj ĉiun herbon de la kampo batdifektis la hajlo, kaj ĉiujn arbojn de la kampo ĝi rompis. 26 Nur en la lando Goŝen, kie estis la Izraelidoj, ne estis hajlo. 27 Tiam Faraono sendis, kaj alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris al ili: Mi pekis la nunan fojon; la Eternulo estas la pravulo, mi kaj mia popolo estas la malpravuloj. 28 Preĝu al la Eternulo, ke ĉesiĝu la tondroj de Dio kaj la hajlo; tiam mi forliberigos vin, kaj vi ne plu restos. 29 Kaj Moseo diris al li: Kiam mi eliros el la urbo, mi etendos miajn manojn al la Eternulo; la tondroj ĉesiĝos kaj la hajlo ne plu estos, por ke vi sciiĝu, ke al la Eternulo apartenas la tero. 30 Sed mi scias, ke vi kaj viaj servantoj ankoraŭ ne timas Dion, la Eternulon. 31 La lino kaj la hordeo estis batdifektitaj, ĉar la hordeo havis spikojn kaj la lino havis burĝonojn; 32 sed la tritiko kaj la spelto ne estis batdifektitaj, ĉar ili estis malfrusezonaj. 33 Moseo eliris de Faraono el la urbo kaj etendis siajn manojn al la Eternulo; tiam ĉesiĝis la tondroj kaj la hajlo, kaj pluvo ne plu verŝiĝis sur la teron. 34 Kiam Faraono vidis, ke ĉesiĝis la pluvo kaj la hajlo kaj la tondroj, tiam li plue pekis kaj obstinigis sian koron, li kaj liaj servantoj. 35 La koro de Faraono restis obstina, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn, kiel diris la Eternulo per Moseo.

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al Faraono, ĉar Mi obstinigis lian koron kaj la korojn de liaj servantoj, por ke Mi faru ĉi tiujn Miajn signojn inter ili; 2 kaj por ke vi rakontu al via filo kaj al via nepo, kion Mi plenumis sur la Egiptoj, kaj pri Miaj signoj, kiujn Mi faris inter ili; kaj por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo. 3 Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj diris al li: Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj: Ĝis kiam vi rifuzos humiliĝi antaŭ Mi? forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru al Mi servon. 4 Ĉar se vi rifuzos forliberigi Mian popolon, jen Mi venigos morgaŭ akridojn en vian regionon; 5 kaj ili kovros la supraĵon de la tero tiel, ke oni ne povos vidi la teron; kaj ili formanĝos ĉion, kio restis ĉe vi savita kontraŭ la hajlo, kaj ili ĉirkaŭmanĝos ĉiujn arbojn, kiuj kreskas ĉe vi sur la kampo; 6 kaj ili plenigos viajn domojn kaj la domojn de ĉiuj viaj servantoj kaj la domojn de ĉiuj Egiptoj tiel, kiel ne vidis viaj patroj kaj viaj prapatroj de post la tago, kiam ili aperis sur la tero ĝis la nuna tago. Kaj li turniĝis kaj eliris for de Faraono. 7 Tiam la servantoj de Faraono diris al li: Ĝis kiam tiu homo estos por ni suferilo? forliberigu tiujn homojn, por ke ili faru servon al la Eternulo, ilia Dio; ĉu vi ankoraŭ ne vidas, ke Egiptujo pereas? 8 Kaj oni revenigis denove Moseon kaj Aaronon al Faraono, kaj ĉi tiu diris al ili: Iru, faru servon al la Eternulo, via Dio; sed kiuj estas la irontoj? 9 Tiam Moseo diris: Kun niaj jun-